Xi kaj ĝenerala guberniestro de Antigvo kaj Barbudo gratulas pri 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2023-01-02 16:49:45

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĝenerala guberniestro de Antigvo kaj Barbudo Rodney Williams dimanĉe gratulis pri la 40a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Antigvo kaj Barbudo estas la grava kunlabora partnero de Ĉinio en Karibio, kaj ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 40 jaroj, la dulandaj rilatoj glate disvolviĝas kun ĉiam pli forta politika reciproka fido, fruktodona praktika kunlaboro kaj ĉiam pli profunda amikeco inter la du popoloj.

Xi diris, ke ekde la eksplodo de KOVIM-19, la du flankoj helpis unu la alian kaj kune iris tra la malfacilaĵoj, verkante novan ĉapitron en la amikaj rilatoj inter la du landoj.

Esprimante, ke li donas grandan gravecon al disvolvo de duflankaj rilatoj, Xi diris, ke li pretas kunlabori kun Williams por preni la 40an datrevenon de diplomatiaj rilatoj kiel novan deirpunkton por profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron kadre de Zono kaj Vojo, kaj malfermi eĉ pli bonan estontecon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Antigvo kaj Barbudo.

Williams diris, ke Antigvo kaj Barbudo tre feliĉas celebri kun la ĉina flanko la datrevenon, kiu estas grava mejloŝtono en la dulandaj rilatoj.

Williams diris, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado de Xi, la rilatoj inter la du landoj pliproksimiĝis. Antigvo kaj Barbudo daŭre laboros por konservi kaj plifortigi la ekzistantajn solidajn rilatojn inter la du landoj.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe interŝanĝis gratulon kun ĉefministro de Antigvo kaj Barbudo Gaston Browne.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree