Per kiuj vortoj vi resumis jaron 2022?(epizodo 1)
Mirinda Publikigita: 2023-01-02 15:57:17

La 5an de decembro, Eldonejo de Oksforda Universitato per publika voĉdono publikigis vortojn de 2022. Kobolda Modo (Goblin Mode) per 93% da voĉoj okupis la unuan lokon, sekvas Metaverso (Metaverse) kaj Mi subtenas (#IStandWith). Ĉijare la Oksforda Universitato unuafoje malfermis decidon de Vorto de la Jaro al angllingvaj parolantoj en la historio. 

La Oksforda Vorto de 2020 estas grupo da vortoj , inkluzive de KOVIM-19 (Covid-19) kaj aliaj vortoj rilataj al la pandemio, la jara vorto de 2021 estas vakcino (Vax). El ĝi naskiĝis la kombinaĵo “Vaxication”, kiu signifas ferion eksterlandan post vakcinado. 

Kiu estas Kobolda Modo? Laŭ la Oksforda Vortaro, Koboldo estas demoneto aperinta en fabeloj kaj fantaziaj noveloj kaj havas verdan haŭton, pintajn orelojn kaj vivas en malhelo.

La termino “Kobolda Modo” originas de angla slango kaj priskribas la tipon de konduto de senhonta sindorloto, mallaboremo, senordo aŭ avido, tipe en la maniero  malakcepti sociajn normojn aŭ  atendojn.

La duan lokon okupas Metaverse, kiu prerezentas la estontan imagon. Ĝi unuafoje aperis en la sciencfikcio“Lavango”(Snow Crash) de usona novelisto Neal Stephenson en 1992. En 2021 Mark Elliot Zuckerberg deklaris alinomigi Facebook al Meta. Tio rapidigis populariĝon de tiu vorto. Ĉijare la plej grandskala redukto de laborantaro en la sciencteknologia fako refoje popularigis la vorton Metaverso.

La tria vorto Mi Subtenas (#IStandWith) rekonis aktivismon kaj dividon de la jaro. Ĝi vaste aperis en etikedoj de sociaj mediatoj, montrante sintenon kaj starpunktojn de retanoj pri koncernaj eventoj, por ke retanoj povus trovi siajn samtavolulojn. De konflikto inter Rusio kaj Ukrainio en publika tavolo, al la kazo de Johnny Depp kaj lia edzino en privata tavolo, la divido en socialaj mediatoj neniam ĉesis en la lasta jaro.

Kiu estas via jara vorto 2022?


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree