La novjara mesaĝo de Xi faras entuziasmigon kaj esperigon
CMG Publikigita: 2023-01-02 19:28:14

Multlandaj amaskomunikilistoj esprimis, ke la novjara mesaĝo de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping por la jaro 2023 faras entuziasmigon kaj esperigon, kaj deziris, ke Ĉinio daŭre akiros sukcesojn en la nova jaro flanke de ekonomia disvolvado, popolfarta stato kaj aliaj.

Filipina amaskomunikilisto, Wilson Lee Flores: La novjara mesaĝo de Xi donis al mi profundan impreson. La mesaĝo estas tre sincera kaj esperiga. Mi kredas, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ plenas je viveco, havas elastecon, kaj plue estas grava dinamiko por kresko de la monda ekonomio en 2023.

Respondeculo de Meksika Kanalo 6, Julio Cesar: En la novjara mesaĝo prezidanto Xi faris resumon pri la jaro 2022, kiu estis plena de defioj. Li emfazis la sukcesojn akiritajn de Ĉinio en spaco, industrio, agrikulturo, Partia konstruado kaj aliaj kampoj. La ĉina ekonomio havas reziston kontraŭ premo kaj estas plena je viveco kaj energio, kaj tio ĉi ĉio donas al mi profundan impreson. La ĉina ekonomio daŭre ŝanĝos la fizionomion de Ĉinio kaj plibonigos la vivon de la popolo. Mi deziras, ke Ĉinio sukcesu en tiuj ĉi flankoj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree