RCEP kreas ekzemplon de regiona ekonomia malfermo kaj dividado
Qiujieming Publikigita: 2023-01-02 19:27:08

“Niaj produktoj estas pli konkurencivaj en Japanio!”, diris laboranto de kompanio de petrolproduktoj en Haveno Tianjin. De Incheon de Sud-Koreio, ĝis Tianjin de Ĉinio, kaj poste al Japanio, ĉi tiu aro da produktoj kompletigis nul-tarifan vojaĝon. Ĉi tio reflektas, ke la efektivigo de la interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (angle: RCEP) alportis komercajn ŝancojn al sennombraj kompanioj.

RCEP estis iniciatita de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), kaj ĝiaj membroj inkluzivas 10 landojn de ASOAL kaj Ĉinion, Japanion, Sud-Koreion, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon. Ĝi estas liberkomerca interkonsento kun la plej granda loĝantaro kaj plej granda ekonomia kaj komerca skalo. En la pasinta jaro, la interkonsento estis sinsekve ekvalidita al 13 el la 15 subskribintaj landoj. Nuntempe la monda ekonomio alfrontas defiojn kiel kontraŭtutmondiĝo kaj malvigla renormaliĝo. RCEP estas konsiderata kiel “lumradio en la nebulo” kaj kontribuas al la tutmonda ekonomio en la Azi-Pacifika regiono. La partopreno de Ĉinio al RCEP pruvis ĝian decidon antaŭenigi altnivelan malfermon, kaj estas alia mejloŝtono en la malfermo de Ĉinio.

Por RCEP, la partopreno de Ĉinio estas ŝlosila. Kiel la plej granda evolulanta lando kaj la dua plej granda ekonomio en la mondo, Ĉinio respondecas pri preskaŭ 60% de la ekonomia volumeno en RCEP. Ĉinio daŭre liveras novajn ŝancojn al la mondo per sia propra nova disvolviĝo, kaj daŭre injektas fortan viglecon en la regionan kaj tutmondan ekonomion.

Por ASOAL-landoj, unu el la ĉefaj avantaĝoj de RCEP estas la redukto de importkostoj kaj la pliiĝo de eksportŝancoj kaŭzitaj de la redukto de tarifoj. Post kiam RCEP ekvalidis, la tuja nul-tarifa proporcio inter Ĉinio kaj ASOAL superis 65%, kio multe akcelis la importan kaj eksportan komercon de ASOAL. En la unuaj 10 monatoj de 2022, la importo kaj eksporta sumo de Ĉinio al ASOAL atingis 798,4 miliardojn da usonaj dolaroj, jare plialtiĝo de 13,8%. Utiligante ĝiajn avantaĝojn kaj potencialon en naturaj resursoj kaj laborfortoj, ASOAL pli bone ekspluatos siajn komplementajn avantaĝojn kun aliaj landoj, plifortigos la regionan industrian ĉenon kaj antaŭenigos la reakiron kaj prosperon de la tutmonda ekonomio.

En la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazinta en novembro de la pasinta jaro, kompanioj el ĉiuj membroŝtatoj de RCEP kunvenis. La efektivigo de la interkonsento atingis fruktodonajn rezultojn en la pasinta jaro, kaj la nova jaro navigas malproksimen. Kun la plua altkvalita efektivigo de RCEP, ĉiuj membroj daŭre verkas novan ĉapitron de reciproka profito kaj gajnaj rezultoj, kaj daŭre injektas fortan impeton en la regionan kaj mondan ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree