Xi gratulis al Ekonomia Ĵurnalo ĉe ties 40a datreveno
Xinhua Publikigita: 2023-01-02 16:43:54

La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping alvokis al Ekonomia Ĵurnalo (Economic Daily) renovigi la ideon kaj manierojn de ekonomia raporto kaj pli bone rakonti rakontojn de ĉina ekonomia disvolvado en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la gratula letero pri la 40a datreveno de la lanĉo de la ĵurnalo.

Esprimante gratulon al la tuta membraro de la ĵurnalo, Xi notis, ke interesiĝante pri la centra laboro de la KPĈ kaj la registaro, la ĵurnalo ludis gravan rolon interalie en dissemado de la Partiaj novaj terorioj, interpretado de ekonomiaj politikoj, kaj raportado de ekonomiaj atingoj en la 40 jaroj.

Xi esperis, ke Ekonomia Ĵurnalo studos kaj plenumos la gvidajn principojn of la 20a Nacia Kongeso de la KPĈ, tenos sin ĉe la ĝusta politika orientiĝo, akcelos la establon de la sistemo pri ĉiaforma komunikado, por fari pli grandan kontribuon en la antaŭenigo de la altkvalita ekonomia disvolvado kaj pli bone rakonti rakontojn de ĉina ekonomia disvolvado en la nova epoko.

La leteron de Xi voĉlegis Li Shulei, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, en kunveno celebranta la datrevenon, posttagmeze de la 1a de januaro, en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree