La 1an de januaro laŭ la loka tempo, en Usono, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ambasadoro Qin Gang telefone interparolis kun la usona ŝtatsekretario Antony Blinken. Qin Gang diris adiaŭ al Blinken. Li rememoris, ke, kiam li servis kiel ambasadoro ĉe Usono, li multafoje faris renkontojn kun Blinken sincerajn, profundajn kaj riĉajn je konstruemo. Li esperis, ke li plu tenos proksiman laboran rilatecon kun Blinken, kaj plibonigos kaj disvolvos la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. La du flankoj en la telefono faris novjaran saluton unu al la alia.