Ĉinio havas 52,7 milionojn da enlandaj turismaj vojaĝoj dum novjara feriado
Qiujieming Publikigita: 2023-01-03 16:41:31

Ĉinio havis ĉirkaŭ 52,7 milionojn da enlandaj turismaj vizitoj dum la tritaga novjara feriado, kreskante je 0,44 procento kompare kun tiu en la pasinta jaro, laŭ la Ministerio de Kulturo kaj Turismo lunde.

Laŭ la ministerio, la turisma enspezo dum la ferioj atingis pli ol 26,5 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj), kreskante je pli ol 4 procentoj ol la sama periodo de la pasinta jaro.

La ministerio aldonis, ke la kultura kaj turisma merkato de Ĉinio restis stabila kaj orda dum la ferioj, kiuj finiĝas lunde.

La ministerio diris, ke mallongdistancaj ekskursoj estas precipe favorataj de vojaĝantoj dum la periodo, kun daŭra populareco por glaciaj kaj neĝaj agadoj, tendumado kaj rolludoj inter junuloj.

La ministerio diris ankaŭ, ke la datumoj ankaŭ montris konstantan reakiron en la mez- kaj longdistancaj vojaĝoj de la lando, kaj ke iuj interretaj vojaĝagentejoj raportis konsiderindan pliiĝon de biletaj rezervoj por transprovinca kaj translandlima turismo dum la ferioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree