Xi gratulas Lula pro enoficiĝo kiel brazila prezidento
Qiujieming Publikigita: 2023-01-03 16:40:42

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulmesaĝon al Luiz Inacio Lula da Silva pro lia enoficiĝo kiel prezidento de la Federacia Respubliko de Brazilo.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas gravaj evoluantaj landoj kun tutmonda influo kaj gravaj emerĝantaj merkatoj.

Xi aldonis, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 48 jaroj, la duflankaj rilatoj disvolviĝas daŭre kaj profunde danke al komuna klopodo de ambaŭ flankoj, kaj fariĝas ĉiam pli maturaj kaj dinamikaj, kaj ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo fariĝis modelo de rilatoj inter ĉefaj evoluantaj landoj kun riĉaj signifoj kaj larĝaj perspektivoj.

Xi diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la ĉina-brazila ampleksa strategia partnereco, kaj volas kunlabori kun Lula por daŭre firme subteni unu la alian por fari disvolvan vojon konforman al naciaj kondiĉoj, respekti respektivajn kernajn interesojn, antaŭenigi praktikan kunlaboron, plifortigi plurflankan kunordigon, kaj gvidi kaj puŝi la partnerecon al pli alta nivelo el strategia kaj longtempa perspektivo, por pli bone profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree