Britio devas fronti rekte al la problemo de Malvinas kaj plej frue solvi ĝin
CMG Publikigita: 2023-01-03 22:25:50

En la unua tago de la nova jaro 2023 la loĝantaro sur la arkipelago Chagos meze de Hindia Oceano bonvenigis bonan informon: la maŭricia ĉefministro Pravind Kumar Jugnauth

proklamis, ke Maŭricio jam komencis intertraktadon kun Britio pri la suvereneco de la arkipelago Chagos, kiu estas pridisputata inter la du landoj. Tio signifas, ke la procezo de intertraktado pri la arkipelado oficiale estas komencita. La internacia komunumo atendas, ke solvinte la problemon de Chagos Britio povos fronti rekte kontraŭ la problemo de la insuloj Malvinas kaj kiel eble plej baldaŭ restarigi intertraktadon kun Argentino.

Britio iam estis eŭropa potenco, kiu havis plej multajn koloniojn transmare. La brita historiisto StuartLaycock esploris kaj trovis, ke en malsamaj historiaj periodoj Britio invadis preskaŭ 90% de la landoj sur la tero. Nur post la Dua Mondmilito la okcidenta kolonisistemo disfalis, sed la fantomo de koloniismo ĉiam hantadas. Britio, iam “neniam falonta imperio”, ankoraŭ ne volas foriri de Malvinas kaj Chagos. Ĝi tretas la suverenecon de aliaj landoj kaj daŭre faras sonĝon pri koloniismo.

Ĉu pri la arkipelago Chagos, ĉu pri la insuloj Malvinas, la historio estas klara. Ni parolu unue pri Chagos. Ĝi origine estis la teritorio de Maŭricio en Afriko. En 1965 Britio partigis la arkipeladon Chagos de Maŭricio kiel “kolonion al si en Hindia Oceano”, kaj kiel kroman kondiĉon sur kiu Maŭricio sendependiĝis. Tiam Britio promesis, ke ĝi ĝustatempe redonos la arkipelagon al Maŭricio, sed ĝis nun ĝi ankoraŭ estas en la manoj de la britoj.

Ĝis novembro de la pasinta jaro, sub la premo de la internacia komunumo kaj de enlandaj amasoj, kiuj kontraŭas koloniismon, Britio esprimis intertraktadon kun Maŭricio pri la suvereneco de Chagos.

Pri la problemo de Malvinas la rilataj rezolucioj de UN jam donas klaran konkludon, kaj Britio havas nenian kaŭzon plu resti sur la insuloj Malvinas.

La mondo atendas, ke Britio devas fronti rekte al la problemo de Malvinas kaj kiel eble plej rapide rekomenci intertraktadon pri la insuloj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree