RCEP ekvalidas por Indonezio
Qiujieming Publikigita: 2023-01-03 17:41:03

La interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (angle: RCEP) ekvalidis por Indonezio lundon, kaj la lando uzis novajn regularojn por sia komerco kun aliaj membroj de la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo laŭ loĝantaro kaj grandeco de ekonomio kaj komerco.

Ĝis nun, la liberkomerca pakto efektiviĝis por 14 el la 15 membroj de la RCEP, kiu konsistas el 10 membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj iliaj kvin komercaj partneroj, nome Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, kaj Nov-Zelando. La RCEP ekvalidis la 1an de januaro 2022.

La novaj regularoj de Indonezio pri origino de produktoj kaj eldonado de dokumentoj de origino por produktoj eksportitaj de ĝi estis en loko ekde lundo, kiel parto de efektivigo de la RCEP-interkonsento.

Indonezia ministro pri komerco Zulkifli Hasan diris en gazetara konferenco lastan vendredon, ke la novaj regularoj specifas la proceduron por akiri origin-atestojn por produktoj eksportitaj el la sudorient-aziaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree