En 2023 Britio frontos al plej serioza ekonomia regreso meze de G7
CMG Publikigita: 2023-01-03 17:36:55

La 3an de januaro, la brita ĵurnalo Financial Times, citante vortojn de britaj ĉefaj ekonomikistoj, asertis, ke kompare al aliaj landoj el G7, en 2023 Britio frontos al plej serioza ekonomia regreso.

Laŭraporte, kiam la ĵurnalo faris jaran enketon al 101 britaj ĉefaj ekonomikistoj, plejparto de ili opiniis, ke la bato de inflacio kaŭzita de la pendemio kaj la rusa-ukraina situacio daŭras pli longe en Britio, ol en aliaj landoj. Ili konstatis, ke tio devigas Bankon de Anglio konservi altan procenton de interezo kaj la registaron “praktiki pli striktan financan politikon”.

Samtempe, la ekonomikistoj antaŭvidis, ke la erara politiko de la registaro kostis al la familioj tre kare, kaj pro tio Britio frontos al plej serioza malfortiĝo kaj plej malforta revigliĝo meze de la landoj de G7.

La ekonomikistoj prognozis, ke la malneta enlanda produkto de Britio, kiu jam komencis fali, daŭre falos en 2023. Laŭ la donitaĵoj de la kompanio Consensus Economics, la malneta enlanda produkto de Britio falos je 1%, dum tiu de Usono kreskos je 0,25%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree