La unua jeto C919 flugas intense por ĝia komerca operacio
Xinhua Publikigita: 2023-01-03 20:58:07

En la nova jaro Ĉina Orienta Flugkompanio plioftigis kontrolan flugadon por la granda pasaĝera jeto C919. Ĝi estas la unua Ĉinio-produktita giganta aviadilo.

La kompanio konfirmis, ke en la unua tago de la nova jaro la jeto flugis de la Internaica Flughaveno Hongqiao en Ŝanhajo al la Internacia Flughaveno Daxing en Pekino kaj poste reflugis al Ŝanhajo. La 2an de januaro ĝi veturis de la Internacia Flughaveno Meilan en Haikou, la provinco Hainan en suda Ĉinio.

La granda pasaĝera jeto spertis 100 horojn da fluga proceso en naŭ aeraj linioj. Prenante la Internacian Flughavenon Hongqiao en Ŝanhajo kiel bazon, ĝi traflugis flughavenojn en urboj kiel en Pekino, Chengdu, Xi’an, Haikou, Qingdao, Wuhan, Nanchang kaj Jinan kaj revenis en la sama tago. Ĉiu kontrola flugo simulis la tutan flugoperacian proceson, ekzemple, reguligon, flugolason, enaviadiliĝon, pilotan operacion kaj tiel plu.

La funkciiganto diris, ke la rezultoj de la kontrola fluga proceso estas kontentigaj, kaj ili estos reviziitaj kaj kontrolitaj de Civila Aviada Administracio de Ĉinio, kaj ke se la rezultoj estos trapasitaj, la komerca operacio de la jeto komenciĝos plej frue en la printempo de 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree