Per kiuj vortoj vi resumis jaron 2022?(epizodo 2)
Mirinda Publikigita: 2023-01-03 15:50:55

Ĉe la fino de 2022, diversaj vortaro-eldonejoj publikigis siajn jarajn vortojn. En la pasinta epizodo ni parolis pri jaraj vortoj de Oksforda Universitato. Cetere estas atentataj  Kembriĝa Vortaro, Webster's-Vortaro kaj Collins-Vortaro. Ni daŭrigu la temon. 

La jara vorto de Webster's-Vortaro 2022 estas Gaslight (Gaslampo). Se vi iom konas psikologion, vi certe konas la Gaslampan Efekton. La vorto unuafoje aperis en teatraĵo Gaslampo en 1938, kiu estis adaptita al filmo en 1944 kun la titolo “Gaslampo”. La filmo rakontas, ke la artifikoplena junulo Gregory Anton por riĉa familio petis la manon de fraŭlino Bella. Post geedziĝo, Anton per ĉiaj rimedoj frenezigis Bella. Unu el la plej teruraj rimedoj estas duonlumigi la gaslampon por ke Bella sentu, ke la domo estis hantata. Fine Anton estis punita al la leĝo. Poste psikologo Jill Rogers publikigis libron “Gaslampa Efekto” kaj analizis la psikologian fenomenon per tiu vorto, de tiam la Gaslampa efekto priskribas manipuladon al alies sento. 

En 2022 serĉado de la vorto Gaslampa Efekto estis en la Webster's Vortaro pliiĝis je 1740% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Do ĝi finfine fariĝis la jara vorto de Webster’s.

Per kiuj vortoj vi resumis jaron 2022? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree