Ĉefpaĝo Lucis Studio

Fokusiĝu al dek novaĵoj de ĈKG pri kampara revigligo en 2022 kaj rigardu antaŭen al 2023

Lucia Publikigita:2023-01-03 18:50:23

Amikoj, lastsemajne Ĉina Komunikila Grupo (CMG) publikigis la dek novaĵojn pri kampara revigligo de Ĉinio en 2022. Vi scias ke en la pasinta jaro mi multe fokusiĝis al la temo kaj faris multajn ĉirilatajn videaĵojn. Kiel la unua videaĵo de la jaro 2023, mi fokusiĝos al la raporto kaj dividos kvar novaĵojn kun vi hodiaŭ.

Unue, en la pasinta jaro, la Komunista Partio de Ĉinio sukcese okazigis la 20an Nacian Kongreson, kiu estis taksita de eksterlandaj amaskomunikiloj kiel "la plej grava evento en Ĉinio tiujare". La graveco de ampleksa antaŭenigo de la rejuniĝo de la ĉina nacio per ĉina vojo al modernigo estis emfazita en la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kio montris la direkton kaj celojn de la agrikultura modernigo de Ĉinio.

Due, Ĉinio okazigis Centran Konferencon pri Agrikulturo en la 23a kaj 24a de decembro, 2022, en Pekino, alvokante daŭrajn klopodojn por plifortigi la agrikulturan sektoron kun ĉinaj trajtoj.

Kun 1,4 miliardoj da loĝantoj, aŭ ĉirkaŭ kvinono de la tutmonda loĝantaro, Ĉinio havas nur naŭ procentojn de la kultivebla tero de la mondo. La plimulto de la grena provizado venas de la propraj kampoj de Ĉinio.

Trie, 2022 estas la lasta jaro de la kvinjara Kampar-revigliga strategio de Ĉinio (2018-2022). La plano mapis plurajn gravajn projektojn, programojn kaj agojn.

Rimarkindaj rezultoj estis atingitaj dum la periodo, kun 22 ĉefaj indicoj esence plenumantaj deziratan efikon kaj stabila progreso farita en 59 ŝlosilaj taskoj, 82 gravaj projektoj, planoj kaj agoj.

Tiusence, la ĉina strategio pri kampara revigligo estas sukcesa.

Kvare, "Tradiciaj te-prilaboraj teknikoj kaj rilataj sociaj praktikoj de Ĉinio" eniris en liston de kulturaj heredaĵoj de Unesko.

Kiel la granda tradicia agrikultura lando, Ĉinio havas la plej multe agnoskitajn tutmonde gravajn agrikulturajn heredaĵojn en la mondo.

En 2022, la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN agnoskis kvar ejojn en Ĉinio kiel tutmonde gravajn agrikulturajn heredaĵojn.

La ejoj estas antikva te-produkta regiono en la gubernio Anxi en la provinco Fujian, nomada brutobredado en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, pluv-flegita ŝtonterasa terkultivada sistemo en la gubernio Shexian de Hebei-Provinco, kaj Qingyuan-a Arbaro-Funga Kunkultura Sistemo en Zhejiang-Provinco.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino, en la 2023, mi pene plu faros pli multajn videaĵojn por vi, mi esperas, ke la videaĵoj plaĉos al vi, kaj mi ĉiam atendas viajn atentojn kaj komentojn.