Okazis la dua provludo de Televida Vespero de Printempa Festo 2023
Qiujieming Publikigita: 2023-01-04 15:25:03

Marde Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) sukcese faris la duan pruvludon de Televida Vespero por Printempa Festo 2023. Post plua kunordigo, diversaj programeroj iom post iom maturiĝis kaj prezentĝis pli glate. La tuta vespero prezentas la atmosferon de ĝojo kaj feliĉo, emfazas la temon esti feliĉa, memfida kaj laborema, kaj strebas esprimi bondezirojn por la prospero de la patrujo kaj la paco de la popolo en la nova jaro.

La ĉi-jara Televida Vespero por Printempa Festo elektas “floron” kiel la temsimbolon de arto de la scenejo dum la tuta spektaklo. Ĝi ne nur estas la vida ekstera dezajno, sed ankaŭ estas la eneca kreiva logiko de la spektaklo. La temsimbolo de la sceneja arto “floro” portas ne nur la prosperon kaj ĝojon de la ĉina novjaro, sed ankaŭ la ĉiean viglecon kaj tenacecon de Ĉinio.

En la sekvaj provludoj, la laborgrupo de Televida Vespero por Printempa Festo daŭre plibonigos la planon, daŭre integros diversajn artajn elementojn profunde, certigos mirindan ampleksan prezentan efikon, klopodos por provludi bonegajn programerojn kaj metos fundamenton por prezenti “kulturan festenon”, kiu reflektas la prosperan novan epokon de Ĉinio kaj ĉiam ŝanĝiĝantan kaj pli bonan vivon en la antaŭvespero de la Printempa Festo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree