Proparolanto: Respondaj rimedoj de KOVIM-19 de ĉiuj landoj devus esti sciencbazitaj
Qiujieming Publikigita: 2023-01-04 18:59:57

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke Ĉinio opinias, ke por ĉiuj landoj, respondaj rimedoj pri KOVIM-19 devas esti sciencbazitaj kaj proporciaj sen influi regulajn interhomajn kontaktojn kaj kunlaboron.

Responde al koncerna demando, proparolanto Mao Ning diris en gazetara konferenco, ke ekde la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, Ĉinio aktive partoprenis en internacia kunlaboro kontraŭ KOVIM-19 kaj laboris kun la internacia komunumo por trakti la defiojn de la pandemio.

Mao diris, ke surbaze de la lastaj ŝanĝoj en la pandemia situacio kaj la cirkonstancoj alfrontantaj nian respondon, la kompetentaj aŭtoritatoj en Ĉinio kundividis informojn ĝustatempe, malfermite kaj travideble laŭ la leĝo. Ni konigis la virusajn genarajn datumojn de la plej novaj kazoj de KOVIM-19 en Ĉinio per la Tutmonda Iniciato pri Kunhavigo de Ĉiuj Gripaj Datumoj (angel: GISAID).

Ŝi aldonis, ke antaŭ kelkaj tagoj la kompetentaj aŭtoritatoj de Ĉinio okazigis videokonferencon kun la Monda Organizo pri Sano. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la nuna situacio de KOVIM-19, kuracado, vakcinado kaj aliaj teknikaj aferoj. Ili konsentis daŭrigi teknikajn interŝanĝojn kaj kontribui al tutmonda frua venko super la pandemio.

Mao diris, ke prisanaj fakuloj el multaj landoj diris, ke la KOVIM-19-stamoj nuntempe disvastiĝantaj en Ĉinio jam estis trovitaj aliloke, kaj nova varianto povas aperi ie ajn sur la planedo, do ne necesas trudi specialajn enirlimigojn al Ĉinio.

Mao diris, ke Ĉinio ĉiam kredas, ke por ĉiuj landoj, la rimedoj en la respondo al KOVIM-19 devas esti sciencbazitaj kaj proporciaj. Ili ne estu uzataj por politika manipulado, ne estu diskriminaciaj praktikoj kontraŭ iuj landoj, kaj mezuroj ne devas influi regulajn interhomajn kontaktojn kaj kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree