Svisa ekonomikisto Fhilippe Monnier: Estas tre grava por la mondo ĉina malfermo kaj disvolvo
Ĝoja Publikigita: 2023-01-04 19:24:25

Fhilippe Monnier estas svisa ekonomikisto kaj iam servis kiel eksa direktoro de oficejo pri ekonomia disvolvo de svisa berna regiono. Li havis profundan interkomunikon kaj interŝanĝon pri ekonomio kaj komerco kun Ĉinio. Lastatempe dum intervjuo Monnier diris, ke nun ĉina merkato havas pli kaj pli fortan altiron kaj ĉina ekonomia disvolvo kaj kontinua malfermo estas tre grava por la mondo.

En 1992 Monnier unuafoje venis al Ĉinio respondecanta pri plano en ĉina-svisa kunkapitala entrepreno. Li frekventis Ĉinion kaj Svision tiam. Februare de 2010 Monnier komencis laboron en oficejo de la svisa berna regiono pri ekonomia disvolvo, kiu celas helpi alilandajn kompaniojn glate kaj altefike fari investon kaj lokiĝon en svisa okcidenta regiono. En tiu ĉi periodo li kontaktis kun ĉinaj entreprenoj. Li diris: "Ĉinio estas unu el niaj celaj merkatoj, ĝis nun mi multe kontaktas kun ĉinaj kunlaboraj partneroj kaj investantoj. Mi opinias, ke ĉinaj amikoj estas malsamaj ol alilandaj amikoj, ankaŭ iliaj manieroj trakti aferojn estas malsamaj. Se vi havus amikojn de Ĉinio, vi fidos ilin."

Laŭ Monnier ĉiu lando havas socian sistemon kaj disvolvan vojon taŭgajn al propraj kondiĉoj, kaj socia sistemo de iu lando ne certe konformas al alia lando. Li esperas trovi kodon de sukceso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj kompreni kiel efike funkcias la ĉina socio. "Mi volas pli bone kompreni Ĉinion. Mi provis kompreni kiel la KPĈ laboras, pri kio mi interesiĝas. Laŭ mi, ju pli da konoj pri Ĉinio, des pli da respektoj al la ĉina sistemo."

Monnier propraokule vidis gigantajn ŝanĝiĝojn okazintajn en Ĉinio en la lastaj jaroj. Li opinias, ke estas nekredebla la ĉina disvolvo ĉu en ekonomio kaj komerco ĉu en trafiko kaj transporto, kaj ankaŭ kvalito kaj nivelo de vivo de ĉinoj kontinue altiĝas. Li diris, "Mi opinias, ke la probabla plej granda ŝanĝiĝo ĝuste estas tio, ke disvolvo estas tre rapida, ĉinoj pli riĉaj, entreprenoj pli potencaj, kaj komerco kontinue prosperas. Antaŭe en po kvar monatoj mi vizitis Ĉinion unufoje kaj en po kvar monatoj okazis multaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio. La ĉina disvolvo estas nekredebla, mirigas kaj profunde impresas la homojn."

Monnier diris, ke kiam estas malrapida kresko de monda ekonomio, la ĉina ekonomio ĉiam konservas fortan elastecon kaj viglecon. "Fakte ĉiuj miris, ke la kreska rapido de ĉina ekonomio estas pli rapida ol imago de iu ajn persono. Ĝenerale, disvolvo estas enkorpigata ne nur en infrastruktura konstruado, sed ankaŭ en entreprenoj. Multaj ĉinaj kompanioj rapide disvolviĝas, ili estas tre internaciaj kaj akiris amason da atingoj mondaj."

Monnier rimarkis, ke nun en diversaj lokoj de la mondo videblas diversaj ĉinaj produktoj kaj la ĉina merkato forte altiras internaciajn entreprenojn. De multaj jaroj Ĉinio ĉiam persistas en malfermo, kaj regula okazigo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio ĝuste estas la bona ekzemplo. Li diris: "Por plejpartaj entreprenoj, aparte grandaj kompanioj kaj internaciaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, ĉina merkato estas nemankigebla, propable la plej grava aŭ la dua grava merkato. Laŭ mi, la nuna Ĉinio estas pli malferma ol antaŭ 30 jaroj, 20 jaroj kaj 10 jaroj. Unu relative nova rimedo estas regula gastigo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Mi opinias, ke tre gravas daŭrigo de la ĉina malfermo."

Monnier diris, ke lastajn jarojn Ĉinio akiris pozitivajn fruktojn en media protektado kaj unu rimarkinda montriĝo estas popularigo de novenergiaj veturiloj kaj laŭgrada plibonigo de rilataj kompletigaj rimedoj.

Monnier diris, ke Svisio kaj Ĉinio tenas pozitivan kunlaboron, precipe la subskribo de ĉina-svisa liberkomerca interkonsento malpliigis impostan doganon kaj pliigis amikecon kaj konfidon inter la du landoj. Pli kaj pli da svisoj opiniis, ke Ĉinio estas fidinda kunlabora partnero.

Monnier estas optimisma pri estonteco de la ĉina ekonomio. Li opinias, ke Ĉinio estas tre grava ekonomio de la mondo kaj malferma Ĉinio havas grandan disvolvan potencialon kaj perspektivon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree