Singapura amiko Ravi Sarma: Sub gvidado de KPĈ Ĉinio ĉiam kreas miraklon
Ĝoja Publikigita: 2023-01-04 19:40:47

Ravi Sarma estas singapurano hinddevena. En 1959 kiel fakuloj liaj gepatroj eklaboris en Ĉinio. En Pekino Sarma pasigis sian infanecon kaj junecon. Li profunde rilatas kun Ĉinio. Pro kontinua komercado kun Ĉinio li atestis la stabile disvolviĝantan socion de la lando. Lastatempe intervjuate Sarma diris, ke sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Ĉinio ĉiam kreas miraklon.

"Mi nomiĝas Ravi Sarma. De post ĉina ekplenumo de reformo kaj malfermo, ni konstante rilatas kun Ĉinio pri negocoj, ekzemple eksportado de ĉinaj elektraj aparatoj, mi ankaŭ faris agrikulturan programon kun ĉinaj amikoj en la provinco Hunan, ni plantas kamelian ole-arbon, prilaboras fruktojn kiel teoleojn kaj vendas la produktaĵojn en Singapuro per interreto."

"Nia familio translokiĝis en Ĉinio en 1959 kaj miaj gepatroj komencis laboron en Pekino. Mia patrino komencis kurson de la tamula lingvo kaj kulturis la unuan nombron da talentuloj de la tamula lingvo en Pekina Brodkasta Akademio (nuna Komunika Universitato de Ĉinio) kaj instalis fakultaton de la tamula lingvo. Mia patro servis kiel redaktoro de la angla lingvo en Xinhua-Novaĵ-Agentejo kaj konatiĝis kun multaj ĉinaj amikoj, kiuj tenas profundan amikecon kun miaj gepatroj. Mia pli juna frato nun loĝas en Pekino kaj havas negockontaktojn kun amaso da ĉinaj entreprenoj, li tre honore akiris permeson de eterna loĝado en Ĉinio. Jam daŭras 60 jarojn la rilatoj inter nia familio kaj Ĉinio."

En 1991 la familio de Sarma revenis al Singapuro. Poste Sarma trovis laboron en singapura kompanio listigita en akcia bazaro kaj ĝuste respondecis pri negocoj en Ĉinio. En 2005 li posedis sian propran kompanion, pli frekvence laborvojaĝis kaj loĝis en Ĉinio. Parolante pri disvolvo de Ĉinio en la lastaj jaroj, li diris, ke grande ŝanĝiĝis la ĉina socio kaj ekonomio. Kvankam li frekventis Ĉinion, tamen multajn ĉinajn nunajn stratojn li ne konas, la rapido de ĉinaj altrapidaj trajnoj mirigis lin, ankaŭ iamaj vilaĝoj en lia memoro jam fariĝis nunaj urboj.

En la lastaj dek jaroj Sarma plej multfoje partoprenis en la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro. Li trovis, ke multaj fremdlandanoj uzas la ĉinan lingvon por negocoj en la foiro, kio montras la ĉinan influon. La ĉina lingvo fariĝas unu el la mondaj ĉefaj lingvoj kaj pli kaj pli da homoj en aliaj landoj lernas ĝin. Kaj la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro jam estas ponto liganta Ĉinion kaj la restan mondon.

Sarma diris: "La foiro estas tre bona ponto, kiu efike ligas ĉinan eksteran komercon, ĉinan ekonomian disvolvon kaj la eksteran merkaton, ankaŭ en tio fontas la signifo de la foiro. Barata amiko aranĝis gazetaran konferencon por ke mi rakontu pri ĉina disvolvo. Mi diris, 'Se vi volus koni disvolvon de la ĉina industrio kaj kategoriojn de industriaj produktoj, se vi volus fari negocon, do venu al la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, kiu okazas dufoje po jaro, vi certe trovos taŭgajn produktojn.'"

Sarma ankaŭ laŭdis rapidan disvolvon de ĉinaj entreprenoj kaj rapidan altiĝon de kvalito de produktoj en la lastaj jaroj. Li diris: "Mi persone sentas fortiĝon de ĉinaj kapabloj de negoco, lingvo kaj komuniko. Laborantoj de ĉiuj fakoj de eksportado povas fari efikan komunikon kaj negocan intertraktadon kun alilandaj komercistoj per fremdaj lingvoj, tiu ĉi kapablo estas pli kaj pli forta. Due estas pli kaj pli bona kvalito de produktoj."

Sarma diris, ke ĉiutage Ĉinio estas freŝa kaj progresas, tio estas miraklo, kaj sub la gvidado de la KPĈ Ĉinio ĉiam kreas miraklon. Li elkore bondeziras al Ĉinio pli grandan atingon kaj brilon en la estonteco kaj pli multajn kontribuojn al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree