Ĉinio havas 52,7 milionojn da enlandaj turismaj vojaĝoj dum novjara ferio
Lucia Publikigita: 2023-01-04 19:45:07

Amikoj, dum la tritagaj novjaraj ferioj, kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, la restoracioj, vendejoj, turismaj zonoj, superbazaroj kaj aliaj lokoj en Ĉinio revenas al sia iama vigleco.

Laŭ donitaĵo de la Ministerio de Kulturo kaj Turismo, diversaj lokoj de Ĉinio akceptis 52,7 milionojn da turistoj dum la tritagaj novjaraj ferioj, kreskante je 0,44 procento kompare kun tiu en la pasinta jaro. Kaj la turisma enspezo dum la ferioj atingis pli ol 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je pli ol 4 procentoj ol la sama periodo de la pasinta jaro.

Dum la tritagaj novjaraj ferioj, la averaĝa nombro da pasaĝeroj transportitaj de fervojoj ĉiutage pliiĝis je 109% kompare kun novembro de la pasinta jaro. Ĉirkaŭ 61,43 milionoj da pasaĝeroj estis transportitaj per aŭtovojoj kaj akvovojoj trans la landon. Kaj 2,338 milionojn da pasaĝeroj elektis aviadilon.

Mallongdistancaj ekskursoj estas precipe favorataj de vojaĝantoj dum la periodo, kun daŭra populareco por glaciaj kaj neĝaj agadoj, tendumado kaj rolludoj inter junuloj.

Post pli ol dek tagoj, venos la ĉina Printempa Festo. Kompreneble, ĉiujare la varoj por celebri la Printempan Feston estas nemankigeblaj. La podetala detalado en la unua tago de la "2023 Tutlanda Interreta Aĉetfestivalo" pliiĝis je 6,5% kompare kun la pasinta jaro. Inter ili bone vendiĝis kategorioj kiel novjaraj ornamadoj, vino kaj pretaj pladoj por la manĝo en la antaŭvespero de la Printempa Festo.

Do jen estas hodiaŭaj informoj pri “datumoj” kiuj mi volas dividi kun vi, mi estas Lucia en Pekino, kaj mi ĵus ricevis kuponon kaj mi faros aĉetojn sur interreto, ĝis la venonta fojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree