Xi kunvenas kun filipina prezidento Marcos
Xinhua Publikigita: 2023-01-04 21:38:05

Posttagmeze de la 4a de januaro, en la Granda Popola Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kunvenis kun la filipina prezidento Ferdinand Marcos.

Xi bonvenigis Marcos, kiu kiel filipina prezidento vizitas la unuan fojon Ĉinion. Xi diris, ke tio estas la unuafoja oficiala vizito de Marcos al lando ekster la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj li estas ankaŭ la unua fremdlanda gvidanto akceptita de Ĉinio. Tio montras la proksimecon de la dulandaj rilatoj kaj ankaŭ la gravan pozicion de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas malsamajn ŝtatocirkonstancojn kaj sistemojn, sed ili ambaŭ similas unu al la alia en la strebo al disvolvado. La du flankoj devas plifortigi interŝanĝojn inter registaraj institucioj, leĝodonaj organoj kaj partioj, por ke la du landoj progresiĝu kaj prosperiĝu.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Filipinoj ambaŭ estas evoluantaj landoj en Azio, nia disvolvo dependas de la periferia medio najbara kaj amika kaj de la granda familio en Azio, bazanta sin sur kunlaboro kaj komuna gajno.

Marcos diris, ke li tre ĝojas fari longe deziratan viziton al Ĉinio, kaj tio estas lia unua vizito al lando ekster la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj. Marcos esperis, ke tiu ĉi vizito povos provi al la mondo, ke la rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio estas tre bonaj kaj ankaŭ tre gravaj. La du flankoj interesiĝas pri la dulandaj rilatoj kaj klopodas levi la rilatojn inter Filipinoj kaj Ĉinio al pli nova alteco.

Post la kunveno la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribon de multaj dokumentoj pri “Zono kaj Vojo”, agrikulturo, fiŝkaptado, infrastrukturo, financo, dogano, elektronika komerco, turismo kaj aliaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree