Pacifikaj landoj rajtas postuli kompenson al Japanio pro ellaso de nuklea kloakaĵo
Qiujieming Publikigita: 2023-01-04 15:23:10

“Ni devas atentigi Japanion, ke se ĝi (nukle-poluita akvo) estas sekura, forĵetu ĝin en Tokio, provu ĝin en Parizo, stoku ĝin en Vaŝingtono, sed tenu nian Pacifikan Oceanon sennuklea.” Jen estas la plendo de Motarilavoa Hilda Lini, fama politikisto en Vanuatuo. Ĝi reflektas la komunajn aspirojn de la homoj en la Pacifika regiono.

En aprilo antaŭ du jaroj, la japana registaro anoncis planojn elŝuti nuklean poluitan akvon en la oceanon ekde la printempo de 2023. Kiam alproksimiĝas la tago de elfluo de kloakaĵo en la maron, la kontraŭstaro de la internacia komunumo pli kaj pli laŭtiĝas. En la Pacifiko, ekzistas daŭra protestego pro la planoj de Japanio elverŝi kloakaĵon en la maron. Analizistoj atentigis, ke se Japanio vere elŝutas nuklean poluitan akvon en la Pacifikon laŭplane, tiam Pacifikaj landoj rajtos postuli de ĝi kompenson.

La elekto de Japanio estas por agi je ĝia oportuneco kaj ŝpari monon, sed per tio, ĝi transdonos nuklean poluadon al la tuta mondo, kiu estas ege nerespondeca kaj ege egoisma.

Kvankam japanaj politikistoj asertis, ke la nuklea kloakaĵo estas sekura kaj “trinkebla” post esti purigita per la plurnuklea traktadsistemo (ALPS), tio tute ne estas vera.

La japana neprofitcela organizaĵo “Informoficejo pri Nuklea Energio” lastatempe publikigis dokumenton, en kiu oni diris, ke post traktado, nuklea kloakaĵo ankoraŭ enhavas 64 specojn de radioaktivaj substancoj kiel radioaktiva tricio. Se la nuklea kloakaĵo estos elŝutita en la maron, la mara medio estos radioaktive poluita kaj fine alportos negativajn influojn al sano de homoj kaj ekologia medio per la kondukto kaj akumulo de nutraĵĉeno. La internacia ekologia organizaĵo Greenpeace publikigis raporton montrante, ke la nuna teknologio de Japanio ne povas trakti stroncion-90 kaj karbonon-14 en nuklea poluita akvo. La duondiseriĝa periodo de tiuj du radionukleinoj estas respektive 50 jaroj kaj 5730 jaroj, kiuj estas pli danĝeraj ol tricio.

Estas antaŭvideble, ke se pli ol 1,3 milionoj da tunoj da nuklea kloakaĵo el la nuklea centralo de Fukuŝima estos elŝutitaj en la maron, tio egalos meti la vivojn de homoj en la marbordaj regionoj sur la “tranĉtabulo” kaj meti la maran ekologion en neantaŭvidebla risko, kiu alportos neinversigeblajn sekvojn.

Sen uzo de ĉiuj eblaj metodoj por sekura traktado, sen ĉiuflanka publikigo de informoj kaj sen sufiĉa interkonsiliĝo kun najbaraj landoj kaj internaciaj organizaĵoj, la japana registaro unuflanke decidis elŝuti kloakaĵon en la maron, kio egalas stari ĉe la kontraŭa flanko de la mondo. Landoj havas tutan rajton preni jurajn armilojn por defendi siajn proprajn rajtojn kaj interesojn.

La oceano estas la komuna riĉaĵo kaj simbioza hejmo de la homaro, kaj la elfluo de kloakaĵo en la maron ne estas la privata afero de Japanio. Nuntempe la Internacia Atom-Energia Agentejo ankoraŭ faras ampleksan taksadon de la nuklea kloakaĵo de Fukuŝima. La perforta antaŭenpuŝo de Japanio kun la plano elŝuti kloakaĵon en la maron estas provo krei establitan fakton ignorante la zorgojn de ĉiuj partioj. La historiaj makuloj de Japanio kaŭzis gravajn katastrofojn al najbaraj landoj. Nun, ĉu necesas aldoni alian kaj lasi historian malbonan reputacion?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree