Hipokriteco! Ĝuste tiuj landoj limigas eniradon de ĉinaj pasaĝeroj
CMG Publikigita: 2023-01-04 15:14:22

Fine de la pasinta jaro, kiam Ĉinio optimumigis kaj reguligis politikojn kontraŭ la pandemio, la ekonomio kaj socio rapide revenis en bonan ordon, kaj pri tio la internacia komunumo ĝenerale esprimis bonvenigon, opiniante ke tio estas vigligo por la tutmonda ekonomio. Sed, iuj landoj, inkluzive de Usono kiel reprezentanto, kiuj iam kriaĉis ke Ĉinio “malfermu” sian landon, nun komencas fari ĝenojn al Ĉinio. Kun la preteksto, ke en Ĉinio “eblas aperi nova vario el la ekzistantaj kronvirusoj”, ili anoncis la politikojn limigi eniradon de ĉinaj pasaĝeroj.

“Sensencaĵo!” – kritikis la ĵurnalo Washington Post, citante vortojn de multaj epidemiologoj. La decido de la usona registaro estas “ne scienca, ne racia kaj erara en direkto”. Estis analizistoj, kiuj montris, ke iuj landoj denove faras politikan prezentadon de kolektivo kaj refoje ĵetas la kulpon de la pandemio sur Ĉinion, celante bridi kaj izoli Ĉinion.

Oni bone memoras, ke dum la tri jaroj iuj landoj, kiel Usono, agis memkontraŭsdire al la ĉinaj politikoj kontraŭ la pandemio. Ili ĉiam ludis politikajn kartojn en batalo kontraŭ la pandemio. Kiam Ĉinio alprenis seriozajn rimedojn super la pandemio kaj energie protektis la sanon kaj sekurecon de la popolanoj, iuj eŭropaj landoj kaj Usono riproĉis Ĉinion kaj kriaĉis ke Ĉinio “malfermu” sian landon, alie en Ĉinio mankas libereco kaj homaj rajtoj. Sed, kiam Ĉinio optimumigis kaj reguligis siajn kontraŭpandemiajn rimedojn, ili ja komencis propagandi ke la ĉina pandemio “minacas” aliajn landojn, kaj pro tio ili proponis politikojn de enira limigo. Kia hipokriteco tio estas!

En la logiko de iuj personoj eŭropaj kaj usonaj, tio estas erara, kiel Ĉinio faras, ĉu “malfermon”, aŭ ĉu “nemalfermon”. Fakte, ili celas ne tion, sed alion. Ili intencas, per fia politika prezentado, krei novajn disigon kaj antagonismon. Do ĉio, kion ili faras, estas por politiko, sed ne por la pandemio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree