Internaciaj institucioj kaj personoj havas fidon pri la ĉina ekonomio
CMG Publikigita: 2023-01-05 19:34:09

Optimumigo de kontraŭpandemiaj rimedoj fare de Ĉinio havis bonan efikon, kaj sekve la viveco de ĉina ekonomia kresko estis vekita. Internaciaj institucioj lastatempe grandmezure altigis sian antaŭkalkulon pri kresko de la ĉina ekonomio, kaj multlandaj personoj kaj fakuloj el politika kaj komerca rondoj havas fidon pri la estontaj evoluaj perspektivoj de la ĉina ekonomio.

La kompanio Goldman Sachs reguligis sian antaŭkalkulon pri kresko de la ĉina ekonomio de 4,5% al 5,2%, opiniante ke en 2023 la konsuma sektoro espereble fariĝos brila punkto de la ĉina ekonomia kresko. La kompanio Morgan Stanley prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos je 5,4% en 2023. Kristalina Georgieva, la ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke konsidere al tio, ke la ekonomia aktivado de ĉefaj evoluintaj ekonomioj eŭropaj kaj usona reduktiĝas al malvigleco, la mondo en 2023 frontos al “pli malfacila” jaro ol en la pasintaj 12 monatoj, sed la ĉina ekonomio stabile kreskos.

La pola komerca retejo trade.gov.pl lastatempe raportis, ke la optimumigo de kontraŭpandemiaj rimedoj fare de Ĉinio estas granda ŝanco por la mondo kaj Pollando kaj kreskigos la tutmondan ekonomion. Nuntempe la pollanda asocio pri laktaĵoj kaj produktantoj de viandoj aktive sin preparas por grandskale eniri en la ĉinan merkaton.

Sinjorino Butsan Oksana, prezidanto de la Ukraina Asocio pri Industrio kaj Komerco, diris: “Lastatempe Ĉinio elmetis multajn protektajn rimedojn por subteni mezajn kaj malgrandajn entreprenojn transpasi la malfacilan tempon, kaj tiuj bonaj rimedoj povas reale solvi la problemojn, kiujn tiuj entreprenoj renkontas.”

La brazila kronikisto kaj internacia politika ĵurnalisto, Hélio de Mendonça Rocha, atentigis, ke por la tuta mondo la reguligo de Ĉinio pri rimedoj kontraŭ la pandemio havas gravan signifon. Ĉinio jam fariĝis ĉefa komerca partnero de pli ol 140 landoj kaj regionoj, kaj disvolvo de komercaj rilatoj kun Ĉinio estas privilegia afero de multaj landoj. Evoluantaj landoj kaj nove leviĝantaj landoj ĉiam provas liberigi sin de la regado de hegemonio post la malvarma milito, kaj nun Ĉinio estas grava elekto por ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree