Ĉina centra banko klopodas irigi la ekonomion en bona ordo
Xinhua Publikigita: 2023-01-05 19:30:15

La 4an de januaro la ĉina centra banko - Popola Banko de Ĉinio - diris, ke ĝi precize kaj energie plenumas stabilan monpolitikon, plifortigas financan subtenon al la enlanda postulo kaj la proviza sistemo, por ke la ekonomio bone funkciu ĝenerale, kaj por ke ĝi efike sin levu kvalite kaj racie kresku kvante.

En tiu tago okazis labora kunveno 2023 de Popola Banko de Ĉinio, kaj ĝi postulis, ke en 2023 la sistemo de Popola Banko de Ĉinio apliku sintezajn monajn politikojn kaj instrumentojn kaj tenu la fluecon racia kaj sufiĉa. Ĝi alprenos multspecajn rimedojn por malaltigi la financan koston de merkataj partoprenantoj, subteni la restarigon kaj pligrandigon de konsumado, ĉefaj infrastrukturoj kaj gravaj konstruprojektoj.

Popola Banko de Ĉinio rimarkigis, ke en 2023 tio, kio estas plej gravaj taskoj, estas stabiligi kreskadon, dungadon kaj prezojn, igi ekonomian funkciadon bone iri, efike plialtigi la kvaliton de ekonomio, racie kreskigi la kvanton de ekonomio, eviti gravan financan krizon, konstante pliprofundigi financan reformon kaj malfermon, kaj doni fortan financan subtenon al la konstruado de socialisma moderna ŝtato en ĉiuj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree