Kiujn kontraŭepidemiajn rimedojn Ĉinio alprenos por enirantoj?
CMG Publikigita: 2023-01-05 21:39:15

La 4an de januaro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, tenis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu faris demandon, kiujn kontraŭepidemiajn rimedojn Ĉinio alprenos por enirantoj ekde la 8a de januaro, kiam Ĉinio praktikos B-kategorian administradon pri B-kategoriaj infektaj malsanoj?

Mao Ning respondis, ke laŭ la postuloj de “Averto pri porokazaj rimedoj por ĉinaj kaj fremdaj ir-kaj-reirantoj”, ekde la 8a de januaro tiuj, kiuj alvenos al Ĉinio, devos havi atestilon pri nukleacida testo por 48 horoj. Se li/ŝi estos je negativo, do li/ŝi senprobleme povos eniri; se li/ŝi estos je pozitivo, li/ŝi do devos atendi ĝis negativo reaperos; se li/ŝi havos febron, li/ŝi devos akcepti nukleacidan teston.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree