Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu funkcias la vakcinoj de Ĉinio? (1)
Qiujieming Publikigita: 2023-01-05 15:51:45

Ĉinio estas en la mezo de sia unua grava ondo de nova kronviruso, kaj ĝi estas unu el la plej granda en la mondo.

Ĉinio lanĉis novajn politikojn kontraŭ KOVIM-19 komence de decembro, kaj nun sciencistoj taksas, ke la lando povus alfronti pli ol 10 milionojn da novaj kazoj ĉiutage. Multaj teamoj antaŭdiris, ke dum la sekvaj monatoj, kelkcent mil homoj povus morti, eble pli.

Ankaŭ estas zorgo, ke disvastigita KOVIM-19 en Ĉinio povus konduki al novaj variantoj, sed variantoj povas aperi ie ajn en la mondo nun, ĉar la viruso daŭre cirkulas.

La reala mortnombro - kaj la ĝenerala efiko de ĉi tiu pliiĝo - dependas plejparte de unu ŝlosila faktoro: Kiel bone funkcias la vakcinoj de Ĉinio.

La du ĉefaj vakcinoj uzataj en Ĉinio estas CoronaVac kaj Sinopharm, ambaŭ esploritaj kaj fabrikitaj en la lando.

Ĉirkaŭ 90% de la loĝantaro ricevis almenaŭ du dozojn de unu el ĉi tiuj vakcinoj.

Onidiroj kaj misinformoj furiozas pri novkronvirusaj vakcinoj, negrave kie ili estas fabrikitaj. Sed tiaj miskomprenoj estas precipe seriozaj por vakcinoj faritaj en Ĉinio. Pasintaj vakcinaj eventoj igis homojn dubi pri la vakcinoj faritaj en Ĉinio. Tutmonda prisana esploristo Chen Xi en Universitato Yale diris, ke la misinformado pri ĉi tiuj vakcinoj ne venas nur de Ĉinio mem aŭ en sociaj amaskomunikiloj.

“La usonaj amaskomunikiloj dividis multajn misinformojn pri la ĉinaj vakcinoj,” diris Chen. “Mi legis kaj ĉinajn kaj anglajn amaskomunikilajn rakontojn, kaj mi vidis kelkajn novaĵojn, kiel de Fox News kaj aliaj, tradukitajn en la ĉinan lingvon.” Usonaj amaskomunikiloj dubis pri la efiko de ĉinaj vakcinoj, malgraŭ la fakto, ke ambaŭ estis aprobitaj de la Monda Organizo pri Sano.

Ni opinias, ke estas bona tempo por profundiĝi en la sciencon de la ĉinaj vakcinoj kaj analizi tion, kion montras la datumoj, precipe la efikeco kaj sekureco de la du vakcinoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree