Enirlimigo de Usono kontraŭ ĉinaj turistoj estas ripeta eraro
Qiujieming Publikigita: 2023-01-05 19:33:05

Ekde la 5a de januaro, Usono trudos enirajn limigojn al pasaĝeroj el Ĉinio, pro tio, ke la epidemio en Ĉinio “povus mutacii al novaj stamoj, alportante la riskon de epidemia disvastiĝo”. Tamen, se juĝante laŭ la faktoj de analizo pri stamo, la BA.5-subklado, kiu estas nuntempe ĝenerala en Ĉinio, estas la ĉefa stamo en Usono antaŭ kelkaj monatoj, kaj la plej lasta stamo XBB.1.5 detektita en Ŝanhajo kaj Hangzhou lastatempe estas ĝuste la nuna stamo disvasĝita en Usono. Videblas, ke Ĉinio estas viktimo de la tutmonda epidemio, dum Usono ignoras la faktojn kaj malobservas sciencon.

Ĉu ĝi estas la BA.5-epidemio nuntempe ĝenerala en Ĉinio aŭ la lastatempe detektita stamo XBB.1.5, ĝi aperis pli malfrue ol en Usono kaj multaj aliaj landoj. La novkronvirusa stamo nuntempe en Ĉinio jam disvastiĝis tra la mondo antaŭe.

Kiam la plej multaj landoj ĉesigis enirlimigojn, la celitaj enirlimigoj de Usono kontraŭ Ĉinio estas pure politika manipulado.

Usono ĉiam politikigis epidemian preventadon kaj evitis respondecon. Ĉi tio ne nur igis sin la “unua lando de la mondo, kiu malsukcesis batali kontraŭ la epidemio”, sed ankaŭ kaŭzis la disvastiĝon de la epidemio tra la mondo, trenante la tutmondan kontraŭepidemian procezon.

La sperto kaj lecionoj de la pasintaj tri jaroj multfoje pruvis, ke politika kontraŭepidemio ne povas haltigi la disvastiĝon de la epidemio, kaj nur unueco kaj kunlaboro povas eliri el la malfacilaĵo. La celado de la usona registaro al enirantaj ĉinaj turistoj ĉi-foje estas ripeta eraro, kaj ĝi ankaŭ estas vana ago.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree