Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu funkcias la vakcinoj de Ĉinio? (3)
Qiujieming Publikigita: 2023-01-05 15:53:23

Onidiro #2: Mi aŭdis, ke la ĉinaj vakcinoj ne estas sekuraj aŭ ne estis testitaj tre bone. Ĉu tio estas vera?

Epidemiologo Jennifer Bouey de Universitato Georgetown kaj la neprofitcela korporacio RAND diris, ke en la komencaj klinikaj provoj por CoronaVac kaj Sinopharm, sciencistoj testis la vakcinojn nur ĉe plenkreskuloj sub la aĝo de 60. Krome, la unuaj du grandskalaj vakcinadoj en Ĉinio ne celis maljunulojn.

Pro la ekskludo de tiuj du grandskalaj vakcinadoj kondukis al la relative malalta vakcinado inter maljunuloj en Ĉinio. “Kaj ĝi ankaŭ kaŭzis maltrankviliĝojn pri tio, ĉu la vakcinoj estis sekuraj kaj efikaj inter la maljunuloj,” Bouey klarigas.

Tamen, ekde tiam, kaj CoronaVac kaj Sinopharm estis ambaŭ testitaj en pli ol dek internaciaj studoj inkluzive de unu en Turkio kun ĉirkaŭ 12 000 partoprenantoj, unu en Brazilo kun pli ol 3 milionoj da partoprenantoj kaj unu en Ĉilio, kiu enketis pli ol 10 milionojn da vakcinantoj. En unu studo, rigardante specife la sekurecon de CoronaVac, esploristoj de la Universitato de San-Paŭlo kontrolis la imunigon de ĉirkaŭ 12 000 homoj. La teamo raportis, ke ili registris “67 gravajn adversajn eventojn, kaj ĉiuj estis deciditaj, ke ili estis senrilataj al vakcinado”. Konsiderante ĉi tiujn rezultojn, la Monda Organizo pri Sano skribis en majo de 2021, ke “la datumoj disponeblaj ĝis nun indikas, ke Sinovac-CoronaVac estas ĝenerale bone tolerita kaj kongrua kun la sekureca profilo de aliaj aprobitaj alun-adjuvanto-neaktivigitaj vakcinoj”.

CoronaVac kaj Sinopharm estis uzataj al miliardoj da homoj en pli ol 100 landoj. Ili konsistigis proksimume duonon de ĉiuj dozoj uzataj tutmonde en 2021. Bouey diris, “Mi neniam vidis iun ajn raporton pri severaj kromefikoj kun ĉi tiuj vakcinoj.”

Tamen, la komencaj maltrakviliĝoj pri la sekureco, precipe por maljunuloj, daŭris. Bouey diris, “Kuracistoj en Ĉinio ne certas ĉu la vakcinoj estas sekuraj por la maljunuloj. Do estas iom da malfido kaj konfuzo pri ĉi tiuj vakcinoj, kiujn la registaro tiel forte rekomendis. Mi legis multe da misinformado pri la kromefikoj de la vakcino en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj.”

Ŝi aldonis, ke la ĉina registaro faris tre malmulte por kontraŭstari la rakonton. “La registaro verŝajne devus pli fari por konvinki homojn, ke ĉi tiuj vakcinoj estas sekuraj por maljunuloj kaj pli vundeblaj grupoj. Ĉar ĉi tiuj homoj ne nur bezonas la plej grandan protekton, ili bezonas la plej multajn vakcinadojn. Ŝi diris, “La maljunuloj kaj la pli vundeblaj bezonas pli oftajn revakcinadojn.

Ĉar post kiam ĉi tiu masiva KOVIM-ondo finiĝos, Ĉinio ne estos ekster la malfacila situacio. Alia ondo certe sekvos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree