Pli ol 9 milionoj da pasaĝeroj sume estis ekspeditaj per la ĉina-laosa fervojo
CMG Publikigita: 2023-01-05 19:43:00

La 5an de januaro, de la Grupo Kunming de Ĉina Fervojo raportisto informiĝis, ke post kiam la ĉina-laosa fervojo estis malfermita al uzo, ĝi multe faciligas la eliron de popolamasoj ĉe la fervoja linio kaj estas favorata de granda kvanto da turistoj. Nuntempe la prevento de la pandemio restas en nova stado, kaj sekve vojaĝo kaj vizito intense kreskas. Ĝis la 5a de januaro sume pli ol 9 milionoj da pasaĝeroj jam estis ekspeditaj per la ĉina-laosa fervojo, inter kiuj 7,54 milionoj estis enlandaj, dum 1,46 milionoj eksterlandaj.

Yuan Jia, estro de deĵoranta skipo en la fervoja stacio Kunming, diris, ke ekde la komenco de la nova jaro, la flukvanto de pasaĝeroj evidente kreskis, kaj ĉiutage 29 000 pasaĝeroj estas averaĝe ekspeditaj. Por kontentigi la postulon de turistoj, en la enlanda sekcio de la fervojo oni pliigis motorvagonarojn, kaj en la pinta tempo jam pliiĝis kvin paroj da motorvagonaroj, dum komence estis du paroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree