Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu funkcias la vakcinoj de Ĉinio? (2)
Qiujieming Publikigita: 2023-01-05 15:51:52

Onidiro #1: Mi aŭdis, ke la ĉinaj vakcinoj ne funkcias tre bone. Ĉu tio estas vera?

"Ne, tio ne veras," diras epidemiologo Ben Cowling de la Universitato de Honkongo. "Nia esplorado en Honkongo montris, ke tio ne estas vera. Mi ne maltrankviliĝas pri la efikeco de la ĉina vakcino."

La ĉinaj vakcinoj ne estas "mRNA-vakcinoj", kiel tiuj, kiujn fabrikas Pfizer kaj Moderna. Anstataŭe kaj CoronaVac kaj Sinopharm uzas pli malnovan, sed bone pruvitan, teknologion: ili enhavas malaktivigitan - aŭ mortigitan - formon de la SARS-CoV-2-viruso.

Sed - kaj ĉi tio estas ŝlosilo - en studo de Cowling kaj lia teamo, la ĉinaj vakcinoj liveris same multe da protekto kontraŭ severa malsano kiel la mRNA-vakcinoj por plenkreskuloj sub 60 jaroj.

La pasintan vintron, Honkongo suferis trafon de la varianto Omicron. Kaj ĉi tiu eksplodo permesis al Cowling kaj liaj kolegoj testi kiel bone funkciis la ĉina vakcino CoronaVac kompare kun la Pfizer-vakcino en vizaĝ-al-vizaĝa matĉo. Proksimume duono de la loĝantaro en Honkongo ricevis CoronaVac kaj la alia duono ricevis la Pfizer-vakcinon. Entute, pli ol 13 milionoj da dozoj estis vakcinitaj al 7,4 milionoj da homoj de Honkongo.

En la studo, Cowling kaj lia teamo analizis datumojn de ĉirkaŭ 20 000 KOVIM-19-kazoj, de simptomoj mildaj ĝis fatalaj. Ili trovis, ke du dozoj de ambaŭ vakcinoj liveris altnivelan protekton kontraŭ severa malsano por plenkreskuloj sub la aĝo de 60. Specife, du dozoj de la Pfizer-vakcino liveris 95% ĝis 97% protekton, dum du dozoj de CoronaVac ofertis inter 89% kaj 94% efikecon. La teamo raportis la rezulton en Lanceto - Infekta Malsano en la pasinta oktobro.

Por pli maljunaj plenkreskuloj, la Pfizer-vakcino pruvis signife pli efika post nur du dozoj. Specife, la Pfizer-vakcino liveris ĉirkaŭ 87%-al-92% protekton por ĉi tiu grupo dum CoronaVac liveris nur 64%-al-75% protekton. Sed Cowling emfazis, ke revakcinado - aŭ la tria dozo - de CoronaVac levas la protekton al ĉirkaŭ 98%, la sama protekto observita kun tri dozoj de Pfizer.

Cowling opinias, ke la misinformado pri CoronaVac aŭ Sinopharm povus deveni de fruaj datumoj, rigardante la efikecon de vakcinoj kontraŭ infektiĝo (ne severa malsano).

Komencaj datumoj trovis, ke la ĉinaj vakcinoj havas pli malaltan nivelon de protekto kontraŭ infektiĝo ol la mRNA-vakcinoj. Kontraŭe, komence, la vakcinoj Pfizer kaj Moderna montris ekstreme altajn nivelojn de protekto kontraŭ simptomaj infektoj de la origina viruso.

Dume, ekzistas iom da necerteco ĉirkaŭ la longviveco de ĉi tiu protekto kontraŭ severa malsano. Unu studo en Brazilo, kiu analizis KOVIM-19-kazojn por pli ol 3 milionoj da homoj, trovis indicon, ke la protekto kontraŭ severa malsano malpliiĝis pli rapide por CoronaVac ol por la Pfizer-vakcino. Sed tiu studo ne apartigis la datumojn laŭ aĝo, kaj aliaj studoj montris, ke protekto, ĝenerale, malpliiĝas pli rapide por pli maljunaj homoj. Ĉina mediato Global Times raportis, ke la ĉinaj prisanaj oficistoj rekomendis al pli maljunaj plenkreskuloj kaj tiuj kun malfortigita imunsistemo ricevi revakcinan dozon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree