Tiu ĉi unua vizito de nova jaro inkluzivas rememoron pri paseo kaj inaŭguron pri futuro
CMG Publikigita: 2023-01-06 17:29:51

De “Zono kaj Vojo”, agrikulturo, fiŝkaptado, ĝis infrastrukturo, financo, turismo, serio de kunlaboraj dokumentoj estis subskribitaj en la ĉeesto de ĉina kaj filipina ŝtatestroj. Tiuj ĉi riĉaj fruktoj atestas, ke la unua diplomatia evento en Pekino estas eksterordinara.

La 4an de januaro, ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kunvenis kun filipina prezidento Ferdinand Marcos, faranta ŝtatan viziton al Ĉinio. La ŝtatestroj ambaŭ emfazis la gravecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj, konsentis konservi konstantan strategian komunikadon kaj atingis komunan ideon pri kiel pliprofundigi praktikan kunlaboron, konvene trakti surmarajn problemojn kaj simile.

Tio estas la unua oficiala vizito de Marcos, post lia prezidentiĝo junie de la pasinta jaro, al lando ekster la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj, krome, li estas la unua alilanda gvidanto akceptita de Ĉinio. El tio oni vidas la neordinaran proksimecon de la dulandaj rilatoj.

Kiel najbaroj, Ĉinio kaj Filipinoj havas amikecan interkomunikadon de pli ol mil jaroj. Dum kelkaj tempoj la dulandaj rilatoj iam spertis malfacilaĵojn, sed, sub la komunaj klopodoj de la du flankoj, iliaj rilatoj revenis sur trakon de sana disvolvado. La bona situacio venas malfacile, kaj pro tio ĝi indas je domaĝo.

En la kunveno Xi rimarkigis, ke Ĉinio ĉiam metas Filipinojn sur prioritatan direkton de periferia diplomatio, persiste el strategia kaj ĝenerala alteco traktas la rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, volas kune kun Filipinoj esti bonaj najbaroj, bonaj parencoj kaj bonaj kompanoj. Tio montras la sinceran volon de Ĉinio amikiĝi kun najbaroj kaj esti bonkora al najbaroj.

Marcos akcentis, ke Ĉinio estas la plej forta partnero de Filipinoj, kaj nenio povas malhelpi la etendiĝon kaj disvolviĝon de la amikeco inter Filipinoj kaj Ĉinio. Tio komunikas al la ekstera mondo la pozitivan deziron, ke Ĉinio kaj Filipinoj, forpelante eksterajn ĝenojn, strebas pliprofundigi la dulandan tradician amikecon.

Estas kredeble, ke, sub la kondukado de la dulandaj ŝtatestroj, Ĉinio kaj Filipinoj koncentras sin al amikeco kaj kunlaboro, bonvene traktas malkonkordojn, favoras la dulandajn popolojn per pli da praktikaj kunagoj, kaj faras pli grandan kontribuon al la paco kaj stabileco de la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree