Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazas gravecon de stabilaj ĉina-usonaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2023-01-06 15:37:26

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang skribis en subskribita artikolo publikigita merkrede en la usona ĵurnalo The Washington Post, ke stabilaj ĉina-usonaj rilatoj estas tio, de kio “dependas la estonteco de la planedo”.

Antaŭ ol esti nomumita kiel ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj fine de la pasinta jaro, Qin estas ĉina ambasadoro en Usono ekde julio de 2021, la sperto, kiun li menciis, lasis al li “gravajn memorojn pri ĉi tiu lando”. Li revenis al Ĉinio komence de ĉi tiu semajno por alpreni la novan rolon.

Rakontante siajn vizitojn tra Usono same kiel interagojn kun oficialuloj, akademiuloj, komercistoj, amaskomunikiloj kaj ordinaraj usonanoj, Qin diris, ke lia oficperiodo de ambasadoro en Usono “provizos neelĉerpeblan forton por mi kiel diplomato. Antaŭen, la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ankoraŭ estos mia grava misio en mia nova pozicio” .

Li skribis en la artikolo, "Mi lasas Usonon pli konvinkita, ke la pordo al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono restos malfermita kaj ne povas esti fermita. Mi ankaŭ estas pli konvinkita, ke usonanoj, same kiel la ĉina popolo, estas larĝmensaj, amikemaj kaj laboremaj. La estonteco de ambaŭ niaj popoloj -- ja la estonteco de la tuta planedo -- dependas de sana kaj stabila interrilato inter Ĉinio kaj Usono.”

Li diris, "Mia tempo ĉi tie ankaŭ memorigas min, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne devus esti nulsuma ludo, en kiu unu flanko superas la alian aŭ unu nacio prosperas koste de la alia."

Li diris, "La mondo estas sufiĉe larĝa por ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ disvolviĝu kaj prosperu. La sukcesoj de niaj du landoj estas oportunoj dividitaj, sed ne defioj de gajnanto-prenu-ĉion. Ni neniam devas permesi, ke antaŭjuĝo aŭ mispercepto okazigas konflikton inter du landoj kaj iliaj popoloj. Ni devas sekvi la strategian gvidadon de niaj ŝtatestroj kaj trovi la ĝustan manieron interkonsenti por la bonfarto de la mondo.”

Li diris, ke por atingi tiun celon, “ĝi postulas la persistajn klopodojn de ĉiuj”, aldonante, ke “la historio pruvos, ke tio, kion ni komencis, estas esenca kaj inda”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree