Xi Jinping interparolis kun sia turkmena paralelulo
Qiujieming Publikigita: 2023-01-06 21:38:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede interparolis kun turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov en Pekino, kaj la du ŝtatestroj anoncis la altigon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio al ampleksa strategia partnereco.

Xi rimarkigis, ke tio estas la unua vizito de Berdimuhamedov al Ĉinio post kiam li enoficiĝis kiel prezidento, kaj hodiaŭ estas la datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio. Estas tre grave fari ampleksan planon por la venonta disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio kaj kune anonci, ke la duflankaj rilatoj estos altigitaj al ampleksa strategia partnereco. La Komunista Partio de Ĉinio kunigas kaj gvidas la popolanojn de ĉiuj etnoj tra la lando por ĉiuflanke antaŭenigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio per ĉina modernigo, kaj la turkmena flanko aktive antaŭenigas la rejunigan strategion de Turkmenio. Ĉinio kaj Turkmenio havas similajn ideojn, similajn celojn kaj interligajn interesojn. Sur la vojo de disvolvado kaj revigliĝo, la du landoj devas kune kunlabori, plene disvolvi komplementajn avantaĝojn, ekspluati la potencialon de kunlaboro kaj atingi komunan disvolviĝon. Ĉinio volas kunlabori kun Turkmenio por daŭre profundigi ĉina-turkmenan ĉiuflankan kunlaboron, antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Turkmenio kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Xi emfazis, ke konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Turkmenio baziĝas sur reciproka respekto, reciproka fido kaj reciproka profito, por pli bone profundigi reciproke utilan kunlaboron, akcepti la zorgojn unu de la alia, kaj firmigi amikecon de generacio al generacio. La du flankoj devas subteni unu la alian pri aferoj de la kernaj interesoj unu de la alia, kaj respekti la disvolvajn vojojn, kiuj konvenas al la naciaj kondiĉoj. La du landoj devas akceli disvolvon de kuniga strategio, plene ludi la rolon de mekanismoj kiel la Ĉina-Turkmena Kunlabora Komitato, senĉese vastigi la amplekson kaj profundon de kunlaboro kaj liveri subtenon al dulandaj rilatoj kun praktikaj kunlaboraj rezultoj. Fronte al novaj internaciaj kaj regionaj situacioj kaj novaj defioj, la du flankoj devas profundigi kunlaboron en sekureco de leĝplenumoj kaj biologia sekureco, kune batali kontraŭ la “tri malbonaj fortoj”, kaj konstrui sekurecan baron por protekti la disvolviĝon de la du landoj. La du flankoj devas plifortigi interŝanĝojn en diversaj kampoj kaj ĉiuj niveloj, efektivigi interpopolan kaj kulturan kunlaboron, profundigi popolajn sentojn kaj konstrui solidan publikan opinion kaj socian fundamenton por daŭripova kaj sana disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Xi diris, ke la du flankoj devas doni prioritaton al vastigo de energia kunlaboro. Naturgasa kunlaboro estas la bazŝtono de la rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio, kaj pligrandigo de naturgasa kunlaboro konformas al la strategiaj kaj longdaŭraj interesoj de kaj Ĉinio kaj Turkmenio. La du flankoj devas akceli la efektivigon de la granda projekta kunlaboro, kaj samtempe ĉiuflanke ekspluati la potencialon de kunlaboro en la kampoj de verda energio, naturgasa utiligo, teknika ekipaĵo kaj aliaj kampoj, kaj krei kunlaboron en la tuta industria ĉeno. La du flankoj devas senĉese antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, bone efektivigi la “Planon pri Kunlaborado de Ĉina kaj Turkmena Registaroj pri Plivastigo de Ekonomiaj Rilatoj”, kaj esplori novajn manierojn kaj metodojn por plivastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj. Ĉinio subtenas pli potencajn ĉinajn financitajn entreprenojn por investi en Turkmenio. Necesas akceli la konekton kaj plibonigi la faciligan nivelon de personaj interŝanĝoj inter la du landoj. Ekde la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Turkmenio aktive faris vakcinan kunlaboron, kiu plene reflektis la kunlaboran koncepton helpi unu la alian kaj venki malfacilaĵojn kune. La du flankoj devas daŭre plifortigi medicinan kaj prisanan kunlaboron kaj interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon en la kampo de tradicia medicino, kaj akceli la starigon de tradicia medicina centro en Turkmenio. La du landoj devas daŭre intensigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, akceli la starigon de reciprokaj kulturaj centroj kaj konstrui Luban-laborejon kiel eble plej baldaŭ. Necesas plivastigi kunlaboron en novaĵoj, amaskomunikiloj kaj aliaj kampoj, sukcese gastigi la kulturjarajn aktivadojn inter Ĉinio kaj Turkmenio en 2023 ĝis 2024, kaj subteni plivastigon de loka kunlaboro inter la du landoj.

Xi diris, ke la kunlabora mekanismo “Ĉinio plus Kvin Centr-aziaj Landoj” estas nova mekanismo por kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj, kiu estas malferma, travidebla, reciproke utila, egala kaj praktika. La ĉina flanko volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun la turkmena flanko por certigi la sukceson de la unua pintkonferenco “Ĉinio plus Kvin Centr-aziaj Landoj”. Kaj Ĉinio kaj Turkmenio rekomendas konservi pacon kaj antaŭenigi disvolvadon, kaj estas kunvojaĝantoj en antaŭenigo de reformado pri tutmonda regado. Ĉinio subtenas konstruivan kunlaboron de Turkmenio kun Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj volas labori kun Turkmenio por praktiki veran multflankismon kaj kune antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Berdimuhamedov diris, ke li tre ĝojas fari sian unuan ŝtatviziton al Ĉinio en la historia tago de la 31a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Turkmenio kaj Ĉinio. La amikaj interŝanĝoj inter Turkmenio kaj Ĉinio havas longan historion, kaj la antikva Silka Vojo intime ligis la du landojn. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, precipe la 10 jaroj post la starigo de la strategia partnereco en 2013, la du landoj atingis fruktodonajn rezultojn en plurnivelaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj, profundiĝis la amikeco inter la popoloj, kaj la amikaj rilatoj pli kaj pli firmiĝis. La turkmena flanko alte aprezas la atingojn en la disvolvo de dulandaj rilatoj, fieras pri la altnivelaj atingoj de reciproka konfido kaj kunlaboro inter la du landoj, kaj volas plifortigi reciprokajn vizitojn kaj interŝanĝojn kun la ĉina flanko, lerni el la sukcesa disvolvaj spertoj de Ĉinio, profundigi reciproke utilan kunlaboron inter la du landoj en ĉiuflanka maniero kaj atingi komunan disvolviĝon. La turkmena flanko firme subtenas Ĉinion por gardi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj firme oponas ĉian provon apartigi Ĉinion. Turkmenio volas aktive antaŭenigi la kunigon de la strategio “Revigliĝo de la Silka Vojo” kaj la iniciaton “Zono kaj Vojo”, plue vastigi la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj, plifortigi la energian kunlaboron kiel natura gaso kaj antaŭenigi konstruadon de translandlimaj fervojoj por pli bone profitigi la du popolojn. La turkmena flanko ankaŭ antaŭĝojas plu intensigi kulturan kaj edukan interŝanĝon kaj kunlaboron kun la ĉina flanko en kampoj kiel medicina prizorgo kaj sanservo. La turkmena flanko volas kunlabori kun la ĉina flanko por altigi la dulandajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco, kaj kune antaŭenigi la konstruadon de turkmena-ĉina komunumo kun komuna estonteco, por alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

Berdimuhamedov diris, ke li volas gratuli denove la 20an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio pro ĝia kompleta sukceso. Sub la saĝa kaj forta gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio faris grandajn atingojn en ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj ludis gravan kaj konstruivan rolon por antaŭenigi starigon de pli justa kaj racia internacia ordo. La Komunista Partio de Ĉinio estas la kolono de la ĉina popolo. La turkmena flanko firme kredas, ke Ĉinio faros pli grandajn atingojn en la estonteco kaj faros pli grandajn kontribuojn por konservi pacon, stabilecon kaj prosperon en la mondo. Turkmenio kaj Ĉinio havas la samajn aŭ similajn opiniojn pri multaj internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj pretas pliigi reciprokan subtenon kaj pli proksime kunlabori kun Ĉinio. Turkmenio aprezas kaj plene subtenas la kunlaboran mekanismon “Ĉinio plus Kvin Centr-aziaj Landoj” kaj volas aktive subteni Ĉinion sukcese gastigi la pintkonferencon de “Ĉinio plus Kvin Centr-aziaj Landoj” por kune protekti la regionajn sekurecon kaj disvolviĝon.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj subskribis kaj publikigis la “Komunan Deklaron inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Turkmenio”, kaj kune atestis la subskribon de kunlaboraj dokumentoj en la kampoj de “Zono kaj Vojo”, verda disvolvo, cifereca ekonomio, sano, kulturo, sportoj, novaĵmedioj kaj naturgaso.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree