Ĉina ĉefministro telefone konversacias kun pakistana ĉefministro
Qiujieming Publikigita: 2023-01-06 16:16:29

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde telefone interparolis kun pakistana ĉefministro Shahbaz Sharif laŭ lia invito.

La du gvidantoj unue interŝanĝis novjarajn salutojn. Emfazante, ke la ĉina-pakistana amikeco eltenis la provojn de internaciaj ŝanĝiĝoj kaj plifortiĝis laŭlonge de la tempo, Li diris, ke Ĉinio ĉiam prenas la rilatojn kun Pakistano kiel prioritaton en sia najbara diplomatio, kaj daŭre subtenos Pakistanon gardi naciajn sendependecon, suverenecon, teritorian integrecon, legitimajn rajtojn kaj interesojn, same kiel en konservado de nacia unueco, stabileco kaj realigado de disvolvo kaj revivigo.

Sukcesa vizito de Sharif al Ĉinio antaŭ nelonge forte antaŭenigis la disvolvon de duflankaj rilatoj, Li diris, ke Ĉinio pretas intensigi altnivelajn interŝanĝojn kun Pakistano, antaŭenigi praktikan kunlaboron en ŝlosilaj kampoj kaj antaŭenigi pli grandan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano.

Li rimarkigis, ke la nuna monda ekonomia situacio estas komplika, karakterizita per alta inflacio, malalta kresko, strikta monpolitiko kaj alta ŝuldo.

Li diris, ke ĉiuj landoj devas kune antaŭenigi reciprokan malfermon, plifortigi makroekonomian kaj financan politikan kunordigon kaj klopodi por antaŭenigi la reakiron kaj kreskon de la monda ekonomio.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas Pakistanon disvolvi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivtenon, kaj volas labori kun Pakistano por protekti regionajn pacon, stabilecon kaj disvolviĝon, kaj ke li esperas, ke Pakistano daŭre faros sian eblon por certigi la sekurecon de la regiono, ĉinaj personaro kaj institucioj en Pakistano.

Sharif dankis Ĉinion pro ĝia grandega subteno kaj helpo al sia lando en batalo kontraŭ inundoj, kaj alte taksis, ke Ĉinio ĉiam subtenis Pakistanon en tempoj de malfacilaĵoj, kio plene pruvis la firman amikecon inter Pakistano kaj Ĉinio, kiu estas pli alta ol montoj kaj pli profunda ol la maro.

Sharif diris, ke Pakistano firme subtenas la principon de unu Ĉinio, subtenas Ĉinion pri ĉiuj aferoj koncernantaj la kernajn interesojn de Ĉinio, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj por puŝi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree