ĈKG kaj Turkmena Nacia Komisiono pri Televido, Radio kaj Filmo subskribis memorandon
CMG Publikigita: 2023-01-06 17:37:54

Okaze de la ŝtata vizito de la turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov al Ĉinio, Shen Haixiong, prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), kaj Ashrov, la prezidanto de Turkmena Nacia Komisiono pri Televido, Radio kaj Filmo, subskribis “Memorandon pri Gazetara Kunlaboro de Ĉina Komunikila Grupo kaj Turkmena Nacia Komisiono pri Televido, Radio kaj Filmo”. Prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Berdimuhamedov kune ĉeestis la subskribon de tiu ĉi dokumento.

En la lastaj jaroj la kunlaboro inter ĈKG kaj Turkmena Nacia Komisiono pri Televido, Radio kaj Filmo senĉese disvolviĝis. Por plue pliigi la interkompreniĝon kaj amikecon de la dulandaj popoloj kaj akceli la interkomunikiĝon de la dulandaj civilizoj kaj popoloj, la du flankoj decidis starigi konstantan kunlaboran mekanismon de gazetaro, fari disvolvadon en diversaj koncernaj operacioj, helpi al konstruado de la ĉina-turkmena plenampleksa strategia partnereco kaj enŝovi amaskomunikilajn fortojn en la sortkomunumon de Ĉinio kaj Turkmenio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree