Laŭ la informo de la oficiala konto de Ĉina Fervojo en la 7a de januaro, hodiaŭ (la 7an de januaro) ekis la transporto por la Printempa Festo 2023. Ĝi daŭras de la 7a de januaro ĝis la 15a de februaro, sume por 40 tagoj. En la unua tago de la transporto 6,3 milionoj da pasaĝeroj laŭtakse estas ekspeditaj per la tutlandaj fervojoj.
Oni prognozis, ke dum la periodo de la printempofesta transporto la nombro de ekspeditaj pasaĝeroj sumiĝos je ĉirkaŭ 2 miliardoj da hom-fojoj, do kreskante je 99,5% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro.