"Malvarma pafo pri ekonomio” estas unu el usonaj iloj de armiligo de la epidemio
Mirinda Publikigita: 2023-01-07 15:11:40

Dum unu monato Ĉinio aktive optimumigis siajn politikojn pri preventado de la epidemio. En diskuto kaj interkonsiliĝo, multiĝis komunaj konoj. Tiam iuj konataj voĉoj resonis.

Lastatempe kontinue pliiĝis enhospitaliga proporcio de infektitoj de KOVIM-19. La epidemio en Usono refoje atingis la pinton. Laŭ la kutimo en la pasintaj tri jaroj, Usono certe prezentis Ĉinion kiel pretekston. Kiam Ĉinio aktive alĝustigis siajn politikojn pri preventado kaj publikigis novajn dek politikojn Usono refoje vidis oportunon plue kalumnii kaj ataki Ĉinion. La ŝlosilaj vortoj en raporto pri Ĉinio fare de usonaj amaskomunikiloj de la 7a de decembro 2022 ĝis la 5a de januaro 2023 estas “malvarma pafo pri ekonomio”, kio estas unu el usonaj iloj de armiligo de la epidemio. 

En la antaŭa periodo, Usono vane kalumniis Ĉinion per politigo de viruso-origino. Nun Usono volas izoli Ĉinion per kalumnio de ĝia ekonomio.   

Tamen la fakto estas: de januaro ĝis oktobro, la kontribuo de eksportado de Ĉinio stabile okupis la unuan lokon en la mondo. En la pasintaj tri jaroj, Ĉinio stabiligis la provizĉenon kaj forte subtenas la revigliĝon de la monda ekonomio . 

Aliflanke Usono senbride faris unuflankajn sankciojn kaj donis grandan baton al proviza ĉeno kaj industria ĉeno de la mondo.

Haltigi aliajn ne alportis disvolvon de Usono. Disvolvo bazas sin sur bona plenumado de propraj aferoj. Ni ĉiam tion faris kaj faras. Sed Usono ŝajne ne konas tion.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree