Usonaj politikistoj devus aŭskulti raciajn voĉojn
CMG Publikigita: 2023-01-07 17:23:05

“Tio ne multe efikas ne sole sur limigon de virusa disvastiĝo, sed ankaŭ sur plenan takson pri multiĝo de kazoj en la tuta mondo.” La 6an de januaro la usona aŭtoritata institucio pri epidemiologio – Infectious Diseases Society of America (IDSA) faris deklaron en sia socia komunikilo kaj protestis kontraŭ la limigo de Usono pri enirado de ĉinaj turistoj.

Lastatempe, ne nur IDSA, sed ankaŭ multaj epidemiologoj unuanime diris, ke estas ne necese limigi ĉinajn turistojn. Ekzemple, profesoro Daniel Fallush de la Instituto Pasteur (Ŝanhajo) diris: “Sperto pruvas, ke vojaĝa limigo efikas nemulte sen aliaj rimedoj.” Aris Kazulakis, profesoro pri evoluado kaj genetiko de Universitato Oxford, atentigis, ke la vojaĝa limigo cele al Ĉinio havas nenian signifon. La Eŭropa Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj kaj aliaj profesiaj institucioj emfazis, ke doni limigajn rimedojn al ĉinaj pasaĝeroj estas neracie. La eŭropa filio de la Konsilio de Internaciaj Flughavenoj, kiu reprezentas pli ol 500 flughavenojn, antaŭ nelonge faris kondamnon pri la limigo de enirado por ĉinoj.

Tiujn sciencajn kaj raciajn voĉojn usonaj politikistoj devus bone aŭskulti. Usono intencas ludi “virusan karton”, sed la rezulto donis al ili vangofrapojn. Do la politika manipulado de Usono ĉiam estas kontraŭracia.

Batalo kontraŭ KOVIM-19 estas batalo de scienco, sed la limiga politiko de Usono cele al ĉinaj turistoj estas kontraŭscienca. 

Usonaj politikisto, kiuj dronas en politika manipulado, tamen ne forgesu: dum la tri jaroj la kontraŭscienco jam lasis la usonan popolon kosti al si karege – pli ol 100 milionoj da homoj infektiĝis, almenaŭ 1 080 mil homoj mortis, 250 mil homoj orfiĝis… La ĵurnalo New York Times komentis en la 5a de januaro, ke la nuna faro de Usono tute similas al tiu en 2020, kiam Usono proponis vojaĝan malpermeson al ĉinoj. Do evidente tio estas rasisma politiko.

La preventado kontraŭ la epidemio en Usono fiaskis ĝisfunde, sed usonaj politikistoj daŭre faras mensogon kaj tretas sciencon. Ili obstine iras sur kontraŭscienca vojo kaj eĉ ĝis mallumo. Tio estas kulpa kontraŭ la usona popolo kaj nepre estos punita de scienco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree