Xi Jinping faris gravajn instrukciojn pri la laboro de politiko kaj juro
CMG Publikigita: 2023-01-08 16:43:39

Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lastatempe faris gravajn instrukciojn pri la laboro de politiko kaj juro. Li akcentis, ke la laboro de politiko kaj juro estas grava konsistiga parto de la Partia kaj ŝtata laboroj; estas necese efektivigi kaj plenumi la gvidajn principojn de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj insisti en la absoluta gvidado de la Partio super la laboro de politiko kaj juro; kaj ĉiuj diversnivelaj Partiaj komitatoj devas plifortigi gvidadon super la laboro de politiko kaj juro kaj liveri fortan garantion al la modernigo de la laboro pri politiko kaj juro.  

La Tago por la Ĉina Popola Polico baldaŭ alvenos, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping adresis al la tutlandaj popolaj policanoj festajn gratulon kaj saluton, kaj esperis, ke ĉiuj kamaradoj estu neŝancelebe fidelaj gardistoj de la Partio kaj la popolo, kaj faru novajn meritojn en la protekto de ŝtata sekureco kaj socia stabileco.

La centra laborkunveno pri politiko kaj juro okazis en la 7a kaj 8a de januaro, kaj tie oni komunikis la gravajn instrukciojn de Xi Jinping.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree