CGTN publikigis dokumentan filmon pri ĉina vojaĝo en batalo kontraŭ KOVIM-19
Mirinda Publikigita: 2023-01-08 17:24:17

Ekde la 8a de januaro, oficiale estis efektivigataj la B-kategoriaj rimedoj kontraŭ infektaj malsanoj. La politiko estas granda ŝanĝo de Ĉinio en la trijara batalo kontraŭ KOVIM-19 kaj havas mejloŝtonan signifon.

Pri optimumigo de la politiko pri epidemia prevento, CGTN publikigis la dokumentan filmon “Rompi la Sieĝon” al la mondo. La filmo per rakontoj kaj komentoj, voĉoj de specialistoj de diversaj fakoj kaj ŝlosilaj koncernatoj, datumoj kaj statistikaj tabeloj, eksplikas al la publiko de la mondo, ke post eksplodo de la epidemio, Ĉinio ĉiam persistas en la koncepto meti la popolon kaj la vivon sur la unuan lokon, aktive, science kaj enorde ellabori politikojn pri preventado kaj regado kaj kontinue optimumigi politikojn laŭ disvolvo kaj ŝanĝo de la epidemio, kaj maksimume garantias vivsekurecon de la popolo kaj reduktis influon de la epidemio al la socia kaj ekonomia disvolvo.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree