Efektivigo de B-kategoriaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19 ne estas blinda malfermo
Mirinda Publikigita: 2023-01-08 17:18:39

Dimanĉe en la gazetara konferenco, proparolanto de Komisiono pri Sano Mi Feng diris, ke ekde la 8a de januaro, oficiale efektiviĝas la B-kategoriaj rimedoj kontraŭ infektaj malsanoj. La ĉefa laboro turniĝis de “prevento de infektiĝo” al “gardo de sano kaj prevento de seriozaj kazoj”, de regado de regionoj kaj homoj de alta infekta risko al administrado kaj servado por sano. 

Ni devas plenforte savi malsanulojn en ĉiuj ĉenoj kun ĉiuj elementoj, fortigi prisanan garantion de ĉefaj amasoj, bone fari prisanan gvidon, sanmonitoron kaj kuracan servon, fortigi preventadon de kamparaj regionoj, redukti disvastigan riskon de la epidemio kaj aparte altigi kovrecon de vakcinado de maljunuloj. 

La efektivigo de B-kategoriaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19 ne estas blinda malfermo, sed pli science, precize kaj altefike fari preventadon kaj regadon de la epidemio kaj pli bone fari ĉioampleksan planadon de epidemia preventado kaj ekonomi-socia disvolvo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree