Sabate la franca kanalo de Ĉina Komunikila Grupo okazigis la unuan televidan forumon “Revigliĝo de Ĉinio estas oportuno de mondo”. specialistoj pri medicino, ekonomio, sociologio, internaciaj aferoj, pensbankoj kaj entreprenistoj, kiuj faras negocon en Ĉinio, kaj raportistoj partoprenintaj en la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio el Francio, Svisio, Kamerunio, Moroko kaj Senegalio diskutis pri scienca preventado kaj ĉioampleksa planado de epidemia regado kaj ekonomisocia disvolvo, esplorado de medikamentoj kaj vakcinoj kaj aliaj temoj vaste atentataj de la internacia komunumo kaj efike respondis zorgon de franclingvanoj.