Per kio Usono, kies kontraŭepidemia traktado ĝisfunde fiaskis, faras komentaĉon pri aliaj?
CMG Publikigita: 2023-01-08 18:47:24

“Kun disvastiĝo de la ĝisnune plej infekta nova vario XBB.1.5 la nombro de novkronvirusaj kazoj kaj enhospitaligitaj homoj rapide kreskas”, “la infektokvanto de la nova vario XBB.1.5 apike altiĝas”, “Houston, urbo fama de la unuaklasa medicina sistemo en la mondo, jam ne povas akcepti eĉ unu bebon suferantan de ‘syncytial virus’”… lastatempaj raportoj de usona retejo “Politikistoj”, CNN kaj aliaj amaskomunikiloj prezentis la furioziĝon de la epidemio en Usono kaj la mizeran staton de la popolamasoj.

Aktuale, en Usono disvastiĝas “syncytial virus”, nova kronviruso, gripo kaj aliaj infektaj malsanoj. La donitaĵoj de la usona Departemento pri Sano kaj Publika Servo montras, ke en la unua semajno de la nova jaro 2023, la okupo de ICU (ĉambro de intensa kuracado) en ĉiuj usonaj hospitaloj atingis 78,99% kaj la okupo de malsanulaj litoj 79,91%。La ĵurnalo Washington Post asertis: “La usona medicina sistemo sinkas en embarason.” Estas komento, ke Usono probable dronos en denova subpremo de medicino.

Fakte, en tiuj ĉi tri jaroj tia usona koŝmaro neniam ĉesiĝis. Laŭ la donitaĵoj de la Usona Centro de Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj, en la tri jaroj Usono spertis kvin relative gravajn ondojn de epidemio. Kiam la nombro de infektitoj atingis pinton, raportoj pri la usona medicina sistemo estis plenaj ĉie kaj ĉiam.

Estas nekredeble, ke Usono estas unu el la plej progresintaj landoj en medicina nivelo en la mondo, tamen ĝi fiaskis ĝisfunde en la traktado de la epidemio. Analizo montras, ke la origino de la problemo kuŝas ĝuste en tio, ke la usona registaro ĉiam koncentras sian atenton al la politikigo kaj armiligo de la epidemio, sed ne al la solvo de realaj problemoj.

Kion efektive faris usonaj politikistoj por la popolamasoj, kiuj suferis de la epidemio? Ili estas lertaj en “kuracado de fremdaj malsanuloj, sed ne de enlandaj”, ili estas unuaklasaj en la forĵeto de sia respondeco sur aliajn, ili estas energiaj por “establi obstaklojn kaj starigi murojn”, kaj fine, ili ja estas la origino de katastrofoj por la usona kaj monda popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree