Ĉinio komencis regi KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infekta malsano de klaso B
Lucia Publikigita: 2023-01-08 17:36:31

Amikoj, hodiaǔ estas la 8a de januaro, 2023. Ekde hodiaǔ Ĉinio degradas la regadon de KOVIM-19 de infekta malsano de klaso A ĝis klaso B. Rigardu. Kien mi estas?

Jes, jen estas la Pekina Internacia Flughaveno.

Kaj ankaǔ hodiaǔ, la ĉina Nacia Administracio pri Enmigrado orde rekomencos akcepti kaj ekzameni petojn de ĉinaj civitanoj pri ordinaraj pasportoj por vizito al aliaj landojn kaj trakti endosojn por ĉinaj ĉefteraj loĝantoj al la Hongkonga Speciala Administracia Regiono por turisma kaj komerca celoj.

Ĉu vi interesiĝas, de kie venis la unua flugo al Pekina Internacia Flughaveno hodiaŭ?

Estis retano, kiu faris demandon, kiujn kontraŭepidemiajn rimedojn Ĉinio alprenos por enirantoj ekde la 8a de januaro, kiam Ĉinio praktikos regadon de KOVIM-19 kiel pri infekta malsano de klaso B?

Jen estas la respondo: 

Nun Ĉinio jam plifortigis siajn preventajn kaj regadajn rimedojn kontraŭ la epidemio por ŝlosilaj lokoj, organizoj kaj homgrupoj, meze de la ŝanĝo de sia responda politiko kontraŭ KOVIM-19. Post la akomodo ĉinaj klopodoj por preventado kaj regado de KOVIM-19 fokusiĝos al protektado de sano kaj preventado de seriozaj kazoj. Novaj rimedoj maksimume protektos vivojn kaj sanon de la popolo kaj minimunigos influon de la epidemio sur ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. 

Mi atendas vin en Pekino. Bonvenon al vi en Ĉinion!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree