Usono senpova en respondo al KOVIM-19 ne devas mezuri laŭ sia metro
Yu Publikigita: 2023-01-09 20:47:54

Ĉinio dimanĉe komencis regi epidemion KOVIM-19 per rimedoj difinitaj por batalo kontraŭ infektaj malsanoj de klaso B, anstataŭ infektaj malsanoj de klaso A. Internaciaj enirintoj kaj varoj ne estas plu almetitaj al rimedoj kaj kvaranteno kontraŭ epidemio, kaj ankaŭ ĉinaj civitanoj povas vojaĝi al aliaj landoj sen limigoj. Laŭ la datumoj de turisma platformo, la nombro de flugbiletaj mendoj por eniraj kaj eliraj vojaĝoj tiutage atingis la krestan valoron ekde marto 2020.

Ĉinio sin preparis por ĉi tiu tago tri jarojn. Post malfacila lukto kontraŭ la epidemio, Ĉinio optimumigis sian politikon pri prevento kaj regado de la epidemio laŭ disvolviĝo de la situacio, kio servas al pli ĉioampleksa planado pri epidemia regado kaj sociekonomia disvolviĝo, kaj ankaŭ faciligas personarajn interŝanĝojn kun aliaj landoj. La novaĵ-agentejo Bloomberg komentis, ke pli facilaj aliro al kaj eliro el Ĉinio profitigos multajn landojn tra la mondo, kiuj dependas de ĉinaj turistoj. Multaj konataj internaciaj ekonomiaj institucioj atentigis, ke la renormaligo de la ĉina ekonomio espereble akceliĝos, kio estas bona novaĵo por la monda ekonomio.

Tamen estas ankaŭ strangaĵoj - iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj antaŭe kriis, ke Ĉinio malstreĉu politikon pri regado de la epidemio, nun atakis la optimumiigon de la ĉina politiko pri regado de la epidemio. Ili klaĉis pri la politika akordigo de Ĉinio, kaj prenis limigajn rimedojn kontraŭ ĉinaj turistoj. Ĉi tiu hipokrita praktiko de duoblaj normoj elmontris ilian malhelan psikologion de "envio kaj malamo" al kontraŭpidemiaj atingoj de Ĉinio.

En la pasintaj tri jaroj, la tutmonda kontraŭepidemia vojo estis plena de malfacilaĵoj, kiel maratono. Ĉinio ĉiam prenis la iniciaton batali kun la senŝanĝeco de kontraŭepidemia principo kaj la fleksebleco de preventaj kaj regadaj rimedoj. Ĉiu preventa kaj regada rimedo prenita de Ĉinio en la pasintaj tri jaroj estis por vetkuri kontraŭ tempo kaj la viruso, por akiri pli da iniciativo kaj pli grandan respondan spacon, por laŭeble protekti la vivsekurecon kaj sanon de la popolo, kaj por minimumigi la influon de la epidemio sur ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree