Ĉinio dimanĉe komencis regi epidemion KOVIM-19 per rimedoj difinitaj por batalo kontraŭ infektaj malsanoj de klaso B, anstataŭ infektaj malsanoj de klaso A.
En la lastaj monatoj, la lando faris aron da aktivaj reĝustigoj en sia respondo al KOVIM-19, inkluzive de 20 rimedoj en novembro kaj 10 novaj rimedoj en decembro, ŝanĝante la ĉinan terminon pri KOVIM-19 de "novkronvirusa pneŭmonito" al "novkronvirusa infekto" kaj degradante la regadajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19.
Fronte al epidemiaj necertecoj, Ĉinio ĉiam metis la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon, akomodante siajn kontraŭepidemiajn rimedojn laŭ disvolviĝo de la situacio. Ĉi tiuj klopodoj gajnis valoran tempon por glata transiro en ĝia respondo al la epidemio.