Xi renkontiĝis kun ĉeĥa prezidento Miloš Zeman per videoligo
Yu Publikigita: 2023-01-09 19:49:46

Posttagmeze de la 9a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉeĥa prezidento Miloš Zeman per videoligo. 

Xi diris, ke en la pasintaj dek jaroj, ili plurfoje renkontiĝis kaj telefone konversaciis, interŝanĝante opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj ŝtata regado kaj plialtigante ĉina-ĉeĥajn rilatojn al strategia partnereco. Li diris, ke ili kune antaŭenigis komercajn kaj personarajn interŝanĝojn de la du landoj, kaj pro tio, la kvanto de la eksportado de Ĉeĥio al Ĉinio preskaŭ duobliĝis, kaj la nombro de ĉinaj turistoj al Ĉeĥio en 2019 kreskis je 250% kompare kun tiu en 2013. Li aldonis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-ĉeĥaj rilatoj, rigardas Ĉeĥion kiel gravan strategian partneron kaj volas labori kun Ĉeĥio por akceli stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj profitigi la du popolojn.

Zeman diris, ke li plene konsentas pri la komentoj de prezidanto Xi pri ĉeĥa-ĉinaj rilatoj, kaj ke li alte ŝatas la amikecon kun Xi kaj volas labori kun la ĉina flanko por plifortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj investo, venki la influon de KOVIM-19, rekomenci personarajn interŝanĝojn kaj fari ĉeĥa-ĉinajn rilatojn florajn kun densa foliaro. Li aldonis, ke la ĉeĥa flanko volas ludi pozitivan rolon por antaŭenigi la sanan disvolviĝon de la rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.. Li aldonis, ke la ĉeĥa flanko volas ludi pozitivan rolon por antaŭenigi la sanan disvolviĝon de rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree