Havenoj en Ĉinio iom post iom rekomencas doganan trapasadon de pasaĝeroj kaj varoj
Pluveta Publikigita: 2023-01-09 17:13:42

La 8an de januaro, Ĉinio komencis regi epidemion KOVIM-19 per rimedoj difinitaj por batalo kontraŭ infektaj malsanoj de klaso B, anstataŭ infektaj malsanoj de klaso A. La havenoj en Ĉinio iom post iom rekomencis doganan trapasadon de pasaĝeroj kaj varoj. Manzhouli, Erenhot, Horgos, Ruili, Mohan, Hekou, Suifenhe kaj Hunchun tiuj 8 landlimaj vojhavenoj rekomencis pasaĝertransportadon. Remalfermiĝis marpasaĝertransportitineroj inter Jinmen kaj Matsu marbordaj regionoj en Fujian-provinco. Varo-transportado en Qingdao-haveno kaj aliaj landlimaj havenoj rekomenciĝis en ordo. Kelkaj rimedoj estis alĝustigitaj. Estas pli oportune por ĉinaj kaj eksterlandaj ŝipanoj ŝanĝi deĵorojn, kio plue akcelos la stabilecon kaj kvaliton de ekstera komerco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree