La 7a de januaro ekis la transporto por la Printempa Festo 2023. Ĝi estas la unua printempofesta transporto post praktiko de plibonigitaj kontraŭepidemiaj politikoj. La transporto de Printempa Festo 2023 daŭras de la 7a de januaro ĝis la 15a de februaro, sume por 40 tagoj. La trafika departemento prognozis, ke dum la periodo de la printempofesta transporto la nombro de ekspeditaj pasaĝeroj sumiĝos je ĉirkaŭ 2 miliardoj da hom-fojoj.