PLA faris ekzercadon ĉirkaŭ Tajvano 'por kontraŭbatali provokojn'
Yu Publikigita: 2023-01-09 16:44:25

La Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) faris komunan batal-pretigan sekurecan patroladon kaj realbatalan ekzercadon en la akvoj kaj aerspaco ĉirkaŭ la insulo Tajvano dimanĉe.

En deklaro publikigita poste en tiu tago, armea supera kolonelo Shi Yi, proparolanto de la Orienta Operaceja Komandejo de la PLA, diris, ke la agado estis por rezolute kontraŭbatali la koluziajn kaj provokajn agojn de la eksteraj fortoj kaj la separistaj fortoj de “tajvana sendependeco".

Shi diris, ke la ekzercado koncernis trupojn de multaj servoj kaj armeoj kaj fokusiĝis en teraj batoj, maraj atakoj kaj aliaj objektoj, por provi la komunan batalon de la trupoj.

Tio estas unua tia ekzercado en 2023, post kiam la usona misil-ekipita destrojero USS Chung-hoon navigis tra la Tajvana Markolo en la 5a de januaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree